Pri Esperanto-France
Ĉu nia nacia Esperanto-asocio bone plenumas sian taskon ?
En la lokaj esperanto-centroj, multaj aktivaj esperantistoj ne sentas
la bezonon aliĝi al nacia organizaĵo kaj tiel kontribui
al la progresoj de Esperanto naciskale.
Eble, ili pensas : kial aliĝi al asocio, kiu, krom la
preno de kotizoj, ŝajnas, el ekstere, tute inerta ?
Efektive, Esperanto-France, povus esti multe pli ofensivema en
la lukto por la defendo kaj la konigo de esperanto. Jen kelkaj sugestoj :
1e Estus dezirinde ke, ĉiujare, en septembrooktobro,
Esperanto-France impulsu nacie kampanjon por la informado en definita
medio : edukistoj, studentoj, universitatoj, liceoj, turismo,
gazetaro, ktp.
Esperanto-France, ekzemple, konsilus klopodojn kaj preparus tekstojn
por trafi la koncernatan medion.
2e Kelkafoje, aperas (ĉefe en la nacia gazetaro) aŭ
estas aŭdataj en televido, stultaj asertoj pri esperanto.
Esperantistoj ofte bone reagas, ĉefe per Internet, sed estus
dezirinde ke Esperanto-France « oficiale »
intervenu.
Ni ne devas forgesi ke se ĵurnalisto mokus, ekzemple, la bretonan
aŭ la vaskan lingvon, la koncernataj regionaj asocioj vigle
reagus. Nia lingvo esperanto meritas absolute la saman agadon.
Iam, en nia movado, oni parolis pri la « paperkanono » !
Ni notu pozitivajn punktojn :
— La panelojn proponitajn de Esperanto-France.
— La bonegan faldfolion « Esperanto la langue équitable ».
— La DVD « Esperanto elektronike » (por komputiloj).
Aliflanke, la revuo « Le Monde de l'Esperanto »
estas bela dulingva gazeto, kiun ni povas fiere prezenti al la publiko.
Ĝi devus aperi pli regule kaj iom pli ofte. La monata bulteno
« Okazas » ankaŭ mankas al ni.
3e Ni vere bezonus en Francio, komitaton de amikoj de esperanto,
kiu kunigus konatajn personojn de la politika, arta, ĵurnalista,
scienca, edukatista medioj !
Ne nur ni povus citi iliajn nomojn sed tiuj personoj, regule informitaj
pri la gravaj okazaĵoj en nia movado, eble kelkafoje utilus
por interveni favore al esperanto.
4e Mi opinias ke estus bone se Esperanto-France, en tuta
kunlaborado pli aktive kun la aliaj naciaj esperantaj organizaĵoj,
konsiderus tre serioze la gravecon de niaj studaj instalaĵoj
kiel Grésillon kaj Bouresse, por vivteni ilin kaj ampleksigi
ilian rolon.
Mi estus feliĉa se, kiel mi, vi esprimus opinion pri tiuj
temoj.
ANDRÉ FRANGEUL (Angers)
15/02/2007 |