Logo XAVY Bonvenon ! Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

PhotoAdiaŭ, avo... 24.10.2009
Mia patra avo, André Dewidehem, forpasis ĉi-nokte, je la 3a00 matene la 24an de oktobro 2009, en sia emeritejo en Faches-Thumesnil (norda Francio). Li tiam estis 81-jara. Li estis la estro de la publikkontrua firmao DEWIDEHEM de 1963 ĝis 1992, kiam mia patro reprenis la torĉon. Li aparte ŝatis i.a. ĉasadon, kartludojn kaj futbalon.

Mi fariĝas la komisiito de
Lys-Nord-Métropole
13.10.2008
Logotipo
Mardon la 30an de septembro 2008, tuj post mia dungorendevuo, mi havis la honoron kaj ĝojon esti elektita kiel nova komisiito (france chargé de mission ; ĉi-tie ekvivalento de ĝenerala direktoro) de la Interurba Grupo Lys-Nord-Métropole ! Tio estas mia unua posteno kiel loka ŝtatoficisto, kaj tiu posteno ŝajnas al mi plej interesa kaj konforma al tio, kion mi serĉis. La Grupo (el 10 urboj kun pli ol 86 000 loĝantoj entute) troviĝas en la nordokcidenta parto de la Lilla urbaro, bordere de Belgio. Mi enposteniĝos merkredon la 15an de oktobro. Jen la komenco de nova ŝtupo de mia vivo !

Amikaj momentoj en mia unua universala kongreso ! 25.07.2008
Foto
En Roterdamo (Nederlando) la universa- lan kongreson mi partoprenis unuafoje — bedaŭrinde nur dum la unua semajnfino. Sed tiun internacian momenton mi vere ŝatis ! Krome mi kongresis ankaŭ kiel nova prezidanto de la franca landa asocio, kaj tiel salutis la kongresanaron en la inaŭguro kaj partoprenis kelkajn laborgrupojn. Sed aparta ĝojo mia estis la renkonto de miaj du nederlandaj Esperantaj retkorespond- antoj : Elke kaj Maarten van Gompel. Kun ili mi kongresis kajekstere manĝis en tre agrabla kaj amika etoso. Sur la ĉi-supra foto videblas (maldekstre dekstren) mi, Michel, Elke, Maarten kaj Hans. Mi esperas baldaŭan revidon ne nur interretan ! Okulumo

Jen la nova estraro de la Unuiĝo Franca por Esperanto ! 01.07.2008
Foto
En la francia kongreso en Provenco la renovigita komitato de UFE elektis la novan estraron — skipon el ses homoj — la 11an de majo 2008. Tiam kun honoro mi estis elektita nova prezidanto de la francia Esperanto-asocio.
>> Legu mian kandidatleteron

Kiel bonaj momentoj por la Teamo Ripert ! 22.04.2008
Foto
Post la sukceso de la konkurso por loka administracia responsulo far Juliette D., Tiphaine kaj mi, ni profitis la naskiĝ- feston de Thibaut (koramiko de Juliette) por revidi nin inter membroj de la Teamo Ripert (kromnomo de nia magistriĝa studjaro en Douai) por festi tion ! Anekdote pri la foto, sciu, ke la Teamaj fraŭlinoj kutimiĝis fotigi sin portantajn unu el la solaj fraŭloj de la studjaro... Kaj, sinjoroj, mi konfesu : tiu kutimo estas tre agrabla por la vira viktimo ! Rido
(Kis', amikinoj !)

Mi sukcesis la konkurson por loka
administracia responsulo !
11.04.2008
Kia ĝojo ! Kia feliĉo ! Mi sukcesis mian ĉefan konkurson, per kiu mi povos fariĝi administracia responsulo en la urboj, departementoj, regionoj kaj ties establaĵoj ! Nun mi strebas trovi postenon (same kiel en la privata sektoro)...

Norda Gazeto : vorto de la federacia prezidanto 22.01.2008
« Hodiaŭ en 2008 nia Federacio festos sian centjariĝon kaj tiun de sia aprezata gazeto ; pluraj diverstipaj aranĝoj okazos tra norda Francio dumjare... »
(el mia frontartikolo de la Norda Gazeto de januaro 2008) >> Legu

Le Monde de l'espéranto : X.D., estrarano pri federacioj 07.12.2007
« La 27an de Majo 2007 en Bourg-en-Bresse... la komitato de UFE elektis min estrarano pri federacioj. Tiu elekto honorigas kaj ĝojigas min ; mi strebos al kontentiga kaj fruktodona plenumo de tiu nova ofico... » (Okt. 2007) >> Legu

Nova federacia estraro,
plua prezidado
02.10.2007
En la ĵusa kongreso de la Nordfrancia Federacio stariĝis nova Federacia Komitato kaj nova Estraro. Mi ĝojas esti reelektita prezidanto. >> Vidu

Bulonjo-ĉe-Maro inaŭguris la placon Zamenhof ! 05.06.2007
PhotoSabaton la 2an de Junio 2007, la urbestro de Bulonjo inaŭguris la placon Zamenhof, tute rearanĝita sekve al la internacia renkontiĝo « Boulogne 2005 ». Mi partoprenis ĝin kiel prezidanto de la Nordfrancia Esperanto- Federacio. >> Legu

 

 

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top