Français
  XAVY - Ĉefpaĝo > Kiu mi estas?    
   

  Kiu Mi Estas?
 
 

Ĝenerala prezento

Mi nomiĝas Xavier Dewidehem*, "Ksavero" laŭ esperantigo. Mi estas franco, naskiĝinta kaj vivanta en la nordfrancia urbo Lillo (Lille). Mi estas 31-jaraĝa. Mi naskiĝis la 31an de oktobro 1981, ĝuste en la Halloween-nokto... kio eble klarigas aferojn!

Mi estas loka publika oficisto, kiu laboras en la Lilla regiono, post plurjara studado pri juro. Krome mi tre ŝatas praktiki la internacian lingvon Esperanto kaj mi fervoras pri vidkomunikado.

* Mian nomon elparolu proksimume tiel: gzavjé devideém.

 

PhotoLoka publika oficisto

De la 15a de oktobro 2008 mi estas loka publika oficisto. Alivorte, mi estas publika agento, kiu laboras ne por la centra ŝtato sed por lokaj aŭtoritatoj (urboj, departementoj, regionoj...) aŭ iliaj publikaj establaĵoj.

Pli precize, mi estas la ĝenerala direktoro de la interurba establaĵo Euralys Syndicat intercommunal norde de Lillo, sur la Lisa valo (rivero Liso/Lys). Tie mia tasko estas mastrumi la establaĵon (administrado, zorgo pri la dungitaro, reprezentado, ktp.) sub aŭtoritato de la establaĵa prezidanto kaj en senpera rilato kun la urbestroj kaj oficistaroj de la sep membraj urboj.

Tiu posteno estas tre interesa kaj pasiiga. Mi tre feliĉas esti elektita por tiu ofico, kaj mi esperas per ĝi havi pli poste interesajn eblojn por mia kariero. Servi en la loka publika oficistaro ebligas al mi esti kerne de la loka publika agado en senpera rilato kun la lokaj balotitoj kaj la publiko.

 

FotoŜatanto de Esperanto kaj vidkomunikado

Krom mia profesio mi dediĉas multan tempon en asocia medio, aparte en Esperanto-asocioj. La internacian lingvon mi malkovris en 1999. Mi tre ŝatas ĝin paroli, skribi aŭ legi, kaj per ĝi koniĝi kun multaj homoj el la tuta mondo.

Mi ankaŭ multe ŝatas Interreton. Ĝi nun estas altvalora rimedo por esplori, malkovri, rezervi, ktp.

Krome mi profunde interesighas pri vidkomunikado: enpaghigado kaj desegnado de paperaj dokumentoj kaj realigo de retpagharoj. Krom mian personan retejon XAVY.fr mi kreis kaj administras plurajn retejojn.

   
IGNOTI NULLA CUPIDO
El   Nescio   Ne   Deziro

© XAVY.fr 1999–2014
v6.0   Reteja Kolofono

Retpoŝt: xavyxavy.fr
 
 
Ĉefpaĝo | Kiu Mi Estas? | Miaj Novaĵoj | Mia Esperantumo | Miaj Kreaĵoj | Miaj Ligiloj