Logo XAVY Kiu Mi Estas Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

PhotoMemprezento

Mi nomiĝas Xavier Dewidehem* aŭ, esperantigite, Ksavero. Mi estas franco, naskita kaj vivanta en la nordfrancia urbo Lillo (Lille). Mi estas 29-jaraĝa. Mi naskiĝis la 31an de oktobro 1981, ĝuste en la Halloween-nokto... kio eble klarigas aferojn !

Mi estas loka publika oficisto [+], kiu laboras en la Lilla regiono, post plurjara studado pri juro [+]. Krome mi tre ŝatas praktiki la internacian lingvon Esperanto [+] kaj mi estas fervora retumanto [+].

* Mian nomon elparolu proksimume tiel : gzavjé devideém

  >  Nova loka publika oficisto

FotoDe la 15a de oktobro 2008 mi estas loka publika oficisto. Alivorte, mi estas publika agento, kiu laboras ne por la centra ŝtato sed por lokaj aŭtoritatoj (komunumoj, departementoj, regionoj...) aŭ iliaj publikaj establaĵoj.

Pli precize, mi estas la direktoro de la interurba establaĵo Lys-Nord-Métropole norde de Lillo, super la Lisa valo (rivero Liso/Lys). Tie mia tasko estas mastrumi la establaĵon (administrado, zorgo pri la dungitaro, reprezentado, ktp.) sub aŭtoritato de la establaĵa prezidanto kaj en senpera rilato kun la urbestroj kaj oficistaroj de la dek membraj urboj.

Tiu posteno estas tre interesa kaj pasiiga. Mi tre feliĉas esti elektita por tiu ofico, kaj mi esperas per ĝi havi pli poste interesajn eblojn por mia kariero. Labori en la loka publika oficistaro ebligas al mi esti kerne de la loka agado en senpera rilato kun la lokaj balotitoj kaj la publiko.

  >  De prijura studado ĝis administraciaj konkursoj

FotoPor fariĝi loka publika oficisto mi devis trapasi administraciajn konkursojn, precipe tiun por loka kadrulo. Mi sukcesis la kadrulan konkurson en marto 2008. Tiu sukceso rezultas i.a. el pli-ol-unu-jara konkurspreparado en la Instituto por Preparado al Administracio Ĝenerala (IPAĜ) de Valencieno (Valenciennes), kiu estas bonfama studestablaĵo koncerne konkursojn.

FotoInter mia scienca bakalaŭriĝo kaj mia konkurso disvolviĝis mia studado pri juro. En 1999 mi eniris la juran fakultaton de la Dua Lilla Universitato, kaj tie mi restis ĝis la 4a studjaro. Poste en Duezo (Douai) mi magistriĝis (5a studjaro) pri « publika mastrumo kaj loka administro » en la jura fakultato de la Arteza Universitato (2005–2006). Kvankam multaj jurfakoj interesas min, mia studado rapide turniĝis al la publika juro, t.e. interalie juro konstitucia, administracia, internacia, eŭropa.

  >  Aktiva esperantisto

FotoEkster mia profesio mi dediĉas multan tempon al la internacia lingvo Esperanto kaj ties diskonigo. Mi malkovris la lingvon fine de 1998 per Interreto, kaj plu lernis ĝin en la beletra Tria Lilla Universitato de 1999 ĝis 2002. Mia instruinto kaj daŭra amiko estas Claude Longue-Épée, tre aktiva kaj relative fama en Esperantujo.

Mi ankaŭ relative aktivas en la asocia Esperanto-movado :

Antaŭe mi estis :

  • vicprezidanto (2003–2006) de Lille-Villeneuve-Esperanto ;
  • komisiito pri informado kaj komunikado en la Organiza Komitato de la internacia renkontiĝo Boulogne 2005, kiu en Marto 2005 memorfestis la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro.

Krome, mi aldonis en mia persona retejo rubrikon pri Esperantista Vivo, en kiu mi skribas pri miaj agadoj, impresoj kaj opinioj en Esperantujo.

  >  Pasiiĝinta retano

ImageFine, mi amas Interreton. Jen rimedo hodiaŭ tre utila kaj altvalora por serĉadi, malkovri, rezervi...

Mi plie pasiiĝis pri la enpaĝiga arto kaj pri la farado de retejoj. Krom mia propra retejo XAVY, mi kreis kaj administras plurajn retejojn. Mi ankaŭ proponas mian servon por krei retejojn... Vidu la rubrikon Miaj Retejoj.

 

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top