Jen kelkaj retejoj, kiujn mi faris ekde 1999 kaj plu administras, listigitaj de la plej nova ĝis la plej malnova.
Ĉiuj ili estas ekskluzive el la kodo HTML.
La necesaj kvalitoj de iu ajn retejo (kiujn mi konstante provas
plenumi) estu : klareco, beleco, kohereco, homogeneco,
simpleco, facila trakrozebleco.
|
>
Interfederacia Konferenco |
federacioj.online.fr
La Interfederacia Konferenco arigas la 15 regionaj Esperanto-federacioj de Francio por interregionaj interŝanĝoj. Mi realigis tiun retejon en 2007 por grupigi diversajn datumojn pri la federacioj kaj por disponigi ilin al la federaciestroj kaj la publiko.
|
>
Nordfrancia Esperanto-Federacio |
www.esperanto-nord.org
La nova retejo de la Nordfrancia Esperanto-Federacio estas unu
el la lastaj de mi faritaj — ĝi datiĝas de 2005. Ĝi donas
multajn informojn pri la nordfrancia movado laŭ prezento klara,
sobra kaj efika. Ĝi entenas version en Esperanto
(laŭ Unikodo).
magicalpalace.online.fr
Magical Palace estis kabareda trupo fondita en la nordfrancia urbo
Wattrelos kaj estrita de Nicolas Dumont alnomita « Leandro
from Paris ». Ĝi estas la unua retejo, kiun mi faris
(en 2003) ekster Esperantujo. La retejo riĉas je bildoj servantaj
por la retpaĝaj strukturoj kaj je fotoj.
boulogne2005.online.fr
Jen la retejo de la internacia Esperanto-renkontiĝo Boulogne 2005,
kiu en Marto 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro memorfestis la centjariĝon
de la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905. La retejo estas
dulingva, franc- kaj esperantlingva. Ĝin mi faris en 2003.
|
>
Lille-Villeneuve-Esperanto |
www.lve-esperanto.com
La nuna retejo de la Esperanto-klubo de la nordfranciaj urboj Lillo
kaj Villeneuve-d'Ascq viziteblas laŭ sia dua aspekta versio,
kiun mi faris fine de 2002 kaj enretigis en Januaro 2003. Ĝi
multe uzas bildojn, i.a. la rollover-bildojn (t.e. kies aspekto
ŝanĝiĝas, kiam la musa montrilo montras ilin) en
la menuaj kolumno kaj rango.
Atentu : sekve de grava fuŝo de la gastiganta
servilo, la retejo grave difektiĝis kaj perdis multajn el siaj paĝoj.
Ĝi estas nun rekonstruata.
www.xavy.fr
Kompreneble mia unua memfarita retejo estis mia persona retejo. Mi faris ĝian unuan version en 1999... kaj ĝi vere multe evoluis laŭ la sinsekvaj versioj ! Hodiaŭ estas la kvina aspekta versio jam iomete modifita.
Principe mi baldaŭ faros la novan retejon de la patra societo Dewidehem kaj tiun de la Eŭropa Domo de Valencieno.
|