La
Marvirineto de Morbecque
NORDA FRANCIO estas tre bela, agrabla kaj bonhumora lando. Krome,
en la nordfrancia Esperantujo ekzistas loko nun fame konata eĉ
trans la regionaj limoj : mi nomas Morbecque [morbek].
Ne necesas, ke mi detale klarigu, ĉar kompreneble scias ĉiuj
legantoj de nia ne malpli konata revuo Metropolo. Kelkvorte,
en Morbecque, ĉiujare dum la unua novembra semajnfino, rendevuas
homoj kaj homoj el diversaj regionoj por malkovri, por esplori,
por frandi la lingvon Esperanto kadre de plurnivelaj staĝoj ;
por scivoleme, orele kaj okule ekkoni malproksimajn landojn, forajn
kutimojn, diverstipajn muzikojn kaj kantojn... Tion ni bone konas.
 |
 |
Sed ĉu vi scias, kio kaŝe estas malantaŭ
tiu konata flanko de Morbecque ? Ĉu vi scias, kio vivas
tie sub la ĉiuhoma nekonscio ? Pri nea respondo via mi
certas. « Ĉu la grupgvidantoj post nia foriro
sin diboĉas en la trinkejo, kie majstre France (la ĉeforganizintino)
servas per biero, litrojn post litroj ?... Ĉu kaŝe
de ni la komitatanoj de la Nordfrancia Esperanto-Federacio rekunsidas
por klukluksklane verdigi la tutan nordfrancianaron ?... »
Ho ne ! ne !... Ve al niaj legantoj, kiuj fisprite tion
respondis ! Ni ne klaĉu pri niaj estimindaj amikoj !
Bonŝance mi estas ĉi tie skribanta ĝuste por haltigi
vin en tiuj malseriozaj pensoj... !
Nu,
kio kaŝe vivas sub Morbecque, tio fantastikas : mi verdire
havas pruvon nek pri ties efektiva ekzisto nek pri ties neekzisto.
Mi konfesu al vi, ke super iu kursgrupo en Morbecque floras mondo
apenaŭ imagebla, mondo nepriskribebla, kie ĉio ebliĝas.
En tiu fantazia mondo regas en la akvoj reĝo, marvira reĝo !
Povas ŝajni strange, sed tiel estas. Kaj la reĝo-marviro
havas filinon, kiun mi nomus la marvirineto de Morbecque. Kompreneble,
la reĝa familio vivas kutime en maro ; sed ofte dum la
« Ĉiusanktulaj » ferioj ĝi restadas
en la rivero de Morbecque.
Sed
certe, ĉu ridete ĉu kompate, vi demandos, kiel mi tion
scias, kiel mi povas tion rakonti. Jen de kelkaj jaroj mi
havas la ĝojon partopreni la ĉiujaran rendevuon de Morbecque ;
kaj ĉiufoje en la sama kursgrupo mi estis, nome la grupo « D ».
Ĝin senlace gvidas viro, nejuna kaj kun sukere blanka barbo,
simpatia kaj bonhumoriga eĉ kelkfoje bonhumura !
Dum la kursoj li ĉiam laborigas la grupanojn pri malnova libro
titolita Metodo 15/La Aventuroj de Sinjoro Mimem
, en kiu kuŝas bildoj. Sed mi tiam rimarkis, ke dume
en liaj okuloj briladas tia stranga lumeto, kvazaŭ pri tiu
libreto li scius ion sekretan... sed kion... ?
En la lastjara rendevuo en Morbecque, en la sama
grupo, la blanka barbulo volis, ke ni rigardu la bildaron de la
kvina ĉapitro. Li tiuokaze tiel atentis niajn komentojn, ke
finfine ŝajnis al mi mirige, eĉ strange... Post la kurso,
ni paŭzis ; tiam, konstatante mian soifon, mia grupgvidanto
proponis al mi lokan bieron, kiun post mia bonvolo France malpene
kaj tre sperte donis al mi. Dum mi trinkis la likvaĵon, mi
rigardis okul-al-okule la saĝulon, kies okuloj same briletis
kiel dum la kurso... Tiam subite venis al mia menso tio, kion la
maljunulo ŝajnis scii sekrete ! Mi ekkomprenis, ke lia
libreto ne estas iu ajn, sed ĝi fakte rakontas la fantazian
mondon de Morbecque ! Kaj la bildaro, kiun ni estis ĵus
studintaj, aperis kiel la rakonto de aventuro de la supre dirita
reĝidino de Morbecque...
Efektive,
iam okaze de la « Ĉiusanktulaj » ferioj,
ĉe la rivero de Morbecque juna viro fiŝkaptis, malesperante.
Li ja kaptis nenian fiŝon, sed nur antikvaĵojn ĵetitajn
en la riveron de nezorgemuloj ; amason da feraĵoj li jam
kolektis. Sed tiu junulo ne sciis, ke li fiŝkaptas ĉe
la feriejo de la marreĝa familio... En la sama tempo la juna
marvirineto gladis siajn belajn kaj moŝtajn vestaĵojn,
simple per marfera do neoksidebla gladilo. Ekster
ŝia vido, hoko proksimiĝis al la marulino... finfine kroĉiĝis
al la gladila tenilo, kaj... Hop ! Sentante, ke io kroĉiĝis
al la hoko, kaj esperante fiŝon, la junulo subite kaj forte
eltiris la fiŝkaptilon, kaj tiel prenis la gladilon. « Fi !
denove feraĵaĉo... » li vediris, kaj alĵetis
ĝin al la feramaso. Tuj li ekstaris kaj seniluziiĝinte
ekforiris. Li tamen antaŭe ensakigis kelkajn feraĵojn,
kiujn eble li povos brokante vendi ; la gladilon inter aliaj
li tiel kunprenis.
 
Dume... « Katastrofo ! Mian
gladilon, oni ŝtelis mian gladilon ! »
La marvirineto furiozis ! Ŝi tuj elakvigis la kapon kaj
ekvidis la junulon forbiciklanta. Ŝi tiam elakviĝis tutkorpe...
kaj magie ŝia fiŝvosto transformiĝis en elegantajn
homkrurojn.
Reveninte
en la vilaĝon Morbecque, la juna viro starigis budeton por
vendi al la pasantoj la ĵus akiritajn brokantaĵojn. La
reĝidina gladilo kuŝis sur la tableto ; ĝi estis
la plej bela aĵo el la amaso pro ties nerusteco. Pli-malpli
atente preterpasis homoj, kelkaj estis venontaj al la budeto...
Sed antaŭ ol iu ajn povis aĉeti ion, la marbelulino alvenis.
Vidante la gladilon, ŝi vigle esprimis sian furiozon al la
viro, iel kaj efike pruvis sian marvirinecon, kaj rakontis la momenton,
kiam la gladilo malaperis de ŝiaj manoj pro lia kulpo. La junulo
estis tre impresata de la reĝidino... kaj bedaŭranta.
La virineto tuj reprenis la gladilon.
 |
 |
« Sed ne kredu, ke tiel finiĝas
la afero. Pro via miszorgeco miaj roboj estas difektitaj ;
vi nun kompensu la kaŭzitan damaĝon ! »
La fraŭlino ja devigis la vireton pardonigi sin ; por
tio, antaŭ la vespero li nepre devis liberigi dek du regnanojn
de lia marreĝa moŝto... alikaze li estos aliformita en
fiŝeton ! Tuj bicikle li ekkuris ĝis... la vilaĝa
fiŝvendejo. Tie li aĉetis dek du belajn fiŝojn, kiujn
li metis en sakojn plenigitajn per akvo. Kaj antaŭ la vespero
li efektive reiris al la rivero, ĝis la sama loko, kie li estis
fiŝkaptanta. Tiam reaperis el la riverakvo la marvirineto.
La juna viro humile elverŝis la saketojn tiel, ke la dek du
fiŝoj retrovis sian riveran medion. Tiuj ĉi riveranoj
dankis kaj atestis al la reĝidino sian konfidon al la junulo.
Sekve la marulino agnoskis lian honestecon, kaj lin pardonis. Fine
ŝi reenakviĝis kaj reiris al sia familio por daŭrigi
siajn feriajn agojn... kaj unue ŝi finis la gladadon. Tiel
fermiĝis la incidento inter la juna vilaĝano kaj la bela
marvirineto de Morbecque...
Eltrinkinte la glason da biero, mi denove, mire
kaj admire, rigardis mian grupgvidanton. Tiam, reciproke rigardante,
li ridetis ; li ja komprenis, ke mi ĵus ekmalkovris la
nekonatan mondon de Morbecque. « Je via sano ! »
li tiam rediris, kvazaŭ konklude. Ĉiuj tuj reiris la kursĉambrojn,
kaj daŭris la kursoj. Ĝis la fino de la rendevuo mi ne
konfidencis tiun unuan malkovron al iu ajn, kaj konservis nur por
mi. Sed kiam la saĝulo de la grupo « D »
montris al ni novajn ĉapitrojn de tiu libreto, mi ne plu same
rigardis nek rigardos ilin kiel senrilatajn rakontojn,
male, kiel apartajn elementojn de tiu nekonata, mirinda mondo de
Morbecque... 
|