Mia
Esperantistiĝo
|
>
1997 : unua aŭdo pri Esperanto |
Mian
ekkonon de Esperanto kaŭzis... fuŝa diraĵo de samliceanino !
En 1997 mi estis liceano en Lillo en la antaŭlasta lernjaro
antaŭ bakalaŭrekzameno. Tiujare okazis interŝanĝoj
de lernantoj inter nia franca liceo kaj orient-anglia liceo. Sekve
ni (pluraj liceanoj kaj mi) gastis ĉe pluraj anglaj familioj
dum unu decembra semajno. Reveturante al Francio, ni babilis en
la atendhalo de la haveno de Dovro : tiam ekparolis kunlernantino
pri la « universalaj lingvoj », kiujn ŝiadire
oni nun kreas por interpopola kompreniĝo. « Ekzemple,
estas Esperanto. Aŭskultu : “Do you comprendo ?”
Tion ĉiuj kapablas tuj kompreni ! » Hmm,
interese. Pri tio ni neniam plu parolis.
[Fakte, tiu lingvo similis
pli al Eŭropanto ol al Esperanto !]
|
>
1998 : malkovro de Esperanto en Interreto |
Dum
la somera libertempo de 1998 mi repensis pri tiu parolo koncerne
tiun « Do you comprendo »... Ĉu
vere povos vivi kaj taŭgi lingvo, kiu laŭvide konsistas
nur el abrupta kunmetado de diverslingvaj vortoj ? Verŝajne
ne. Sed mi ne povis opinii surbaze de nur unu dirita frazo !
Pro tio, en Septembro, mi serĉis en la malgranda biblioteko
de mia kvartalo, kaj trovis enciklopedian artikoleton pri Esperanto.
Miro ! Mi konstatis, ke Esperanto ne estas simpla lingva miksaĵo.
Fine de la jaro, mia patro konektis nian hejman komputilon al Interreto.
Benita tiu tago ! Plurajn retejojn pri Esperanto mi tuj trovis,
i.a. retejon de JEFO por lerni la lingvon. Kun miro kaj entuziasmego
mi tiurimede lernadis la lingvon dum pluraj sinsekvaj vesperoj,
kaj rapide kapablis komenci korespondojn.
|
>
1999 : universitata kurso pri Esperanto |
En
Septembro 1999 amiko renkontigis min kun unu el siaj konatoj.
Kelkajn tagojn poste, vizitinte mian retejon (kiu menciis Esperanton),
tiu konato tuj kontaktis min, ĉar ankaŭ li eklernis Esperanton !
De tiam ni fariĝis amikoj. Li nomiĝas Axel Rousseau,
kaj antaŭ nelonge estis la prezidanto de JEFO... En Oktobro ni eksciis,
ke Esperanto-kursoj tuj okazos en la beletra universitato
de Lillo. Ilin ni ambaŭ partoprenis. Tie min instruis blankabarbulo,
ne plu tre juna sed humurplena kaj tre amikema : ni rapide
amikiĝis kaj kunlaboris multfoje — Euroscola en
Esperanto, centjariĝa renkontiĝo Boulogne 2005,
partopreno en kongresoj tutlandaj kaj tuteŭropaj... Mi ja fieras
esti la amiko de mia iama instruanto Claude Longue-Épée.
|
>
2000 : partopreno en mia unua Esperanto-asocio |
Krome,
ekde la unua lernjaro pri Esperanto entuziasma viro plurfoje vizitis
nian lernĉambron por saluti nin kaj informi pri la loka Esperanto-klubo,
kiun kun amikoj li ĵus kreis en Junio 1999. Li invitis nin
ĉeesti la unuan membrokunvenon de la klubo en Januaro 2000,
kion ni faris. Tiu viro estas Michel Dechy kaj la klubo estis
nomita Villeneuve-Espéranto, hodiaŭ nomita Lille-Villeneuve-Espéranto.
De tiam mi engaĝiĝis en la asocia vivo, kaj kun grandaj
intereso kaj entuziasmo aktivas en la Esperanto-movado.
|