Logo XAVY Esperantista
Vivo
Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

Miaj Tri Emociaj Memoraĵoj el Bulonjo


JEN FINIĜIS BOULOGNE 2005... Pli ol 550 diverslandaj esperantistoj partoprenis dum unu semajno [1] tiun belan kaj memorindan internacian renkontiĝon Boulogne 2005 Esperanto, kiu vere estis la ĉefevento en norda Francio dum la lastaj jardekoj. Tiu « superkongreso » estis fakte ĉefevento por multegaj homoj kaj pro pluraj kialoj. La aranĝo celis memorfesti en Bulonjo-ĉe-Maro la centjariĝon de la unua, samurba Universala Kongreso de Esperanto kaj travivigi al la kongresanoj momentojn elstarajn, kortuŝajn kaj longatempe memorotajn. Ĉu la Organiza Komitato, gvidita de la ĉeforganizinto Nordfrancia Federacio, trafis la celon ?

ImageEl la plurjara preparado, el la sukcesa simpozio organizita de UEA, el la impresa sabata inaŭguro, el la asociaj kaj temaj kunvenoj, el la diversaj prelegoj kaj ekskursoj, el la aprezitaj spektakloj dancaj, kantaj kaj teatraj, el la tuttaga ekskurso en Anglio, kaj el la etoso en la kongresejaj koridoroj kaj sur la stratoj, ĉiuj certe foriris de Bulonjo kun poŝoj plenaj je memoraĵoj. Multaj esprimis siajn impresojn kaj komentojn diversrimede : ni vidu la abundon da raportoj ! Jen tie okazas interparoloj dum la kunveno de urba klubo, aliloke oni legas artikolojn en la landa revuo, ĉi tie homo aŭskultas la raporton de ĵurnalisto el Esperanta radiostacio, dum retumanto vizitas ies retpaĝon kun komentitaj fotoj.

Se nur tri momentojn vi devus memori el via sperto de Boulogne 2005, kiuj ili estus ? Ĉiu el ni respondos malsame kaj malsimile, unu ol alia, ĉar tiu respondo dependos de ni mem, de niaj antaŭpostuloj, de niaj vidoj kaj faroj dum la renkontiĝo, ktp. Mi havis tiun — foje iom dubinda — privilegion esti inter la ĉiutagaj organizintoj [2] de la evento kaj, konsekvence, laboris en la aranĝaj kulisoj dum la pasintaj tri aŭ kvar jaroj kun karaj amikoj. Kaj por mi la sestaga Boulogne 2005 estis streĉa, senripoza kaj senĉese atentoraba. Sed kompense ĝi restos por ĉiam en mia memoro kiel ĉefa kaj bonega momento de mia persona esperantista vivo.

Kaj se nur tri momentojn mi devus memori el tiu semajno, eble mi konservus la momentojn, kiam... kiam mi partoprenis la finfine intiman gazetaran konferencon... kiam ni ĉiuj kortuŝe omaĝis al Zamenhof kaj al la persekutitaj esperantistoj... kaj kiam mia kravato iel kvazaŭ emociis min en la lasta spektakla vespero ! Mi jene dividu ilin, kun kiuj deziras aŭdi kroman bulonjan atestanton... Bonvenon en pecojn de mia memoro.

 
  >  Unua memoraĵo : la gazetara konferenco

Dum la pasintaj du jaroj ni, komisiitoj de la Organiza Komitato, plurfoje kaj regule kunvenis kun urbodomaj oficistoj, inter kiuj estis la diligenta kaj tre efika sinjoro direktoro Quéhen. Kaj sinjoron urbestron Cuvillier ni vidis dufoje ĝis Marto 2005 por difini principojn de nia kunlaboro kaj de la organizo. Kaj jen finfine venis vendredo la 25a de Marto 2005 — la unua tago de la renkontiĝo. Tiutage okazis ĉefe du programeroj, nome la simpozio de UEA — kiun pro kongresejaj zorgoj mi ne povis ĉeesti — kaj la gazetara konferenco. Ĉi tiu lasis al mi agrablan memoraĵon.

Ĝi okazis en kunvenoĉambro de la urbodomo ekde la 18a30. Ĝi devis kunvenigi, unuflanke, la esperantistajn organizantojn kaj la urbestron akompanate de sinjoro Quéhen kaj, aliflanke, la lokan gazetaron. Sed en la ĉambro sidis ĉe la tablego organizantaj komisiitoj, sinjoroj Cuvillier, Quéhen kaj Zaleski-Zamenhof kaj... nur du ĵurnalistoj : unu el nederlanda gazeto kaj la alia — sinjorino Barbara Pietrzak — el la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Mi konfesu, ke ni tiam estis iom seniluziigitaj sekve al niaj plurfojaj invitoj... Malgraŭe urbestro Cuvillier malfermis la kunvenon kaj estiĝis konversacio. Kaj mi diru, ke tiu neantaŭvidita intimeco fakte igis la kunvenon tre agrabla, kun etoso kvieta kaj gaja. Tamen, tria, tre aktiva kaj Esperanto-favora ĵurnalistino el La Voix du Nord* finfine alvenis meze de la kunvena tempo.

La urbestro unue bonvenigis la esperantistojn. Li kaj ni interŝanĝis parolojn pri la ĝisnuna preparo kaj la nuna disvolviĝo de la renkontiĝo, kaj ĉefe pri Esperanto, pri la unua Universala Kongreso kaj ĝiaj fruktoj, kaj pri la urbo Bulonjo... Kaj ju pli ni interparolis, ju pli mi raportis pri la organizo kaj rezultoj de la unua Kongreso — mi antaŭe ja multe esploris kaj lernis pri tiu temo —, des pli ni konsciis, ke vere Esperanto kaj Bulonjo havas samajn valorojn de malfermiteco, de ligo al la eksterlando, de antaŭenemo kaj iniciatemo — same kiel la bulonja advokato Michaux, kiu maltimis organizi tiun premieron en 1905 —, kaj la Esperanto-movado ŝuldas multon al la Bulonja Kongreso : la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo, la Fundamento, la Lingva Komitato — kiu poste fariĝos la nuna Akademio de Esperanto —, la esperantista standardo — kiu origine estis tiu de la bulonja loka grupo ! — kaj la melodio de La Espero, kiun komponis la bulonjano Menu de Ménil.

Tiom da bulonjaj spuroj, kiuj daŭre post unu jarcento estas en la kerno de nia movado, kaj kiuj tre verŝajne igas Bulonjon la historie plej konata urbo de la esperantistaro ! Jen momento, dum kiu miksiĝis intimeco, bona humoro, mirindeco de la ligo inter Esperanto kaj Bulonjo, simbolo de la kuneco kaj amikeco de la bulonja magistrato kaj la esperantistaro same kiel en 1905, kaj sento de la tiom atendita komenco de nia evento... Jen ŝatita momento, kiu gravuriĝis en mia memoro.

*  La Voix du Nord estas la ĉefa ĵurnalo de norda Francio.

 
  >  Dua memoraĵo : la omaĝo al Zamenhof kaj al la persekutitoj

Sabaton matene la 26an de Marto okazis la oficiala inaŭguro de Boulogne 2005, pri kiu multe kunzorgis la urbestraro. Ĉi tiu mateno estis unu el la plej impresaj momentoj de la renkontiĝo, tiel ke neniu raportas pri Boulogne 2005 sen vorto koncerne la sabatan inaŭguron. Kaj tio estas meritita. Multajn esperantistojn kortuŝis la solena malfermo okazinta en la urba teatrejo, kiu restis senŝanĝa de 1905 ĝis nuntempe.

PhotoSekvis parado de la kongresanaro sur la stratoj de la urbo. Tiu marŝanta vico impresis min : neniam antaŭe mi vidis tiel longan esperantistan paradgrupon, antaŭatan de la urba fanfaro kaj de la oficialuloj. Bulonjanoj scivole rigardis kaj demandis pri la motivo de tiu marŝado. Mi agnoskas, ke ni devus esti antaŭvidintaj subporteblan banderolon « Esperanto » por facile sciigi nian paradan objekton ; sed ne ĉio povas esti perfekta, kaj ĉiukaze estis pluraj anoncoj al la bulonjanoj pri nia renkontiĝo far la urbestraro, lokaj gazetoj kaj eĉ regiona televidkanalo.

La marŝado daŭris ĝis la urbodomo tagmeze, sed intertempe ni haltis sur la placo Zamenhof, kie staras busto de Zamenhof. Tie ĉi okazis oficiala ceremonio memore al Zamenhof kaj al la pro persekutoj mortintaj esperantistoj. Richard Valet** ĝustavorte paroladis ; du florkronojn ĉemetis ĉe la statuon la urbestro, la subprefekto, sinjoroj Zaleski-Zamenhof kaj Valet. Kaj tuj aŭdiĝis la tradicia muziko por honoro al la mortintoj : silentis la placo, dume kaj iom pli poste. Tiu mallonga momento estis aparta — kaj impresa. Kortuŝis min tiu kolektiva silentado, dum kiu ni povis pensi pri niaj esperantistaj antaŭuloj, kiujn mortfrapis grandaj suferoj kaŭzitaj de totalismaj reĝimoj, por kiuj interna ideo estis vana fantaziaĉo...

La memora ceremonio finiĝis per la ludo far la fanfaro de du himnoj : unue, la esperantista Espero kaj, poste, la franca Marseillaise. Ankaŭ tiuj ambaŭ sonoj vibrigis min pro emocio. Tiu para ludo denove simbolis la kunecon de Esperanto kaj de Bulonjo, aŭ pli ĝenerale Francio : jen la unua fojo, ke mi aŭdis ilin kune. Mi aŭdis kelkajn esperantistojn grumblantajn pro la aŭdo de La Marseillaise, ĉar ĝi estus kanto militisma kaj kruela. Mi male kontentas, ke ambaŭ himnoj estis luditaj. Ĉar, unue, ludi La Marseillaise en franca oficiala ceremonio estas plej normale ; due, en ambaŭ himnoj kuŝas ia revo pri libereco kaj unuiĝo ; kaj, trie, ni ne forgesu la historian kuntekston de La Marseillaise, kiam samnacianoj celis defendi sian patrujon kaj sian liberisman revolucion kontraŭ translimaj regnestroj. Unuvorte, tiu solenaĵo estis digna kaj sukcesa, des pli ke ankaŭ bulonjanoj kaj ĵurnalistoj ĉeestis ĝin.

**  Sinjoro Richard Valet estis prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio de 2001 ĝis 2005.

 
  >  Tria memoraĵo : la kravato sojle de la lasta spektaklo

Disvolviĝis la superkongreso laŭ la ritmoj de kunsidoj, prelegoj, spektakloj kaj ekskursoj. Kun pluraj amikoj organizantoj mi aktivis en la kulisoj, rapide pasis kaj repasis laŭ la koridoroj, kontrolis la bonan ordon en la salonoj, solvis petojn aŭ neantaŭviditajn problemojn, laboris super rezolucia projekto [3], ktp. Mi ĉiutage surhavis klasikan veston : pantalonon, helkoloran ĉemizon, jakon kaj kravaton. Dum la renkontiĝo mi kutimis ĉiuvespere laŭtvoĉe raporti pri la faritaĵoj, la farotaĵoj kaj la ĝeneralaj atentigoj. Tion mi faris starante sur la scenejo de la salonego Zamenhof, mantenante mikrofonon, ĵus antaŭ la komenco de la vesperaj spektakloj.

PhotoKaj jam venis lundo la 28a de Marto. Estis ĉirkaŭ la 20a30, tuj baldaŭ estis surirontaj la scenejon la bulonja danctrupo Les Soleils boulonnais, la kongresanoj iom post iom sidiĝis en la salono, kaj mi laŭkutime staris sur la scenejo raportonte. Miaj notoj estis preskaŭ pretaj, mi iom lacis, kaj mia kapo iomete doloris, ne parolante pri mia ĉiufoja antaŭtima tremeto. Ek ! la homoj atendis, mi diru la tiuvesperan raporton ! Mi iris al la mezo de la scenejo kaj prenis la mikrofonon. Surprize, antaŭ ol aŭdi eĉ unu vorton el mia buŝo, la sidantoj tuj aplaŭdis ! Por respondi tiun surprizon kaj iomete humuri, mi tiam diris : « Ĉar mi ankoraŭ nenion diris, mi supozas, ke vi aplaŭdis pro mia bela kravato ! » Ridis la ĉeestantoj... « Karaj gekongresanoj... », tiel mi ĉiam ekraportis, « Boulogne 2005 baldaŭ fin... » Kaj jen la dramo ! Subite forfuĝis mia spiro kaj ĉesis mia parolo...

Mi estis ekkonscianta, ke Boulogne 2005 baldaŭ finiĝos : tiu spektakla vespero ja estis la lasta de la renkontiĝo. En la morgaŭa mateno ni estis fermontaj la eventon. Kaj dum unu-du sekundoj mi rememoris pri ĉiuj niaj preparaj streboj dum tiuj lastaj tri jaroj... ĉiuj tagoj kaj horoj, kiuj rabis nian tempon kaj nian energion... tiuj longaj pripensoj, planoj, modifoj kaj pliaj remodifoj... tiuj longdaŭraj veturadoj al kaj de Bulonjo... tiuj multaj rendevuoj kun la urbestraro, kun la turisma oficejo, kun diversaj servejoj... niaj nenombreblaj internaj kunsidetoj por plenumi la decidojn de la Organiza Komitato kaj por zorgi pri novaj demandoj aŭ petoj... niaj streboj por kontentigi plejeble ĉiujn partoprenintajn asociojn... tiun tempon dediĉitan al la korespondado, al la retejo, al la aliĝilo kaj mendilo, al la afiŝoj, al la kongreslibro... Mi rememoris ankaŭ pri tiu skipa rilato, kiu ligis nin ene de la « Organiza Estraro »... tiuj amikaj, komplicecaj momentoj, kiuj vere estis tre agrabla flanko de nia agado... Kaj nun, post pluraj horoj, ni estu fermontaj tiun aferon, kun kiu ni tiel longatempe vivis...

Mia gorĝo tremis kaj miaj okuloj iom malsekiĝis — jes, mi ja estas iom sentema ! —, mi ne kapablis retrovi mian voĉon ; mi provis, reprovis, sed vane. Tamen mi intertempe sukcesis paroli tri sekundojn. Mi profitis tiun okazon unue por pardonpeti pro tiu voĉa rompiĝo... sed, por kontrasti kun tiu malparolo, mi volis denove iom humuri. Kaj mi repensis pri ilia ĵusa aplaŭdo « pro mia kravato », kiel mi pretendis, kaj sekve al tio mi tremvoĉe diris : « Bonvolu pardoni min... Fakte mi estas emociita pro mia kravato... » Mi almenaŭ sukcesis refoje ridigi ilin. Post kelkaj sekundoj da spirado kaj da reprovoj, mi finfine retrovis kvieton kaj kapablis reparoli. Fininte mian raportadon, mi lasis la lokon al la danca trupo, kaj tiel pasis la lasta spektakla vespero de Boulogne 2005. Tiun senvoĉan kaj emociplenan momenton mi memoras bone, eĉ ridante, kaj tiuspecan momenton mi hodiaŭ nomis « la sorĉo de l' kravato » (le coup de la cravate) ! Sekve, se iam vi aŭdos min diri tiun esprimon, vi komprenos, kion mi celas.

•   •   •

En la komenco de mia artikolo mi demandis min, ĉu la organizintoj de Boulogne 2005 trafis sian celon. Ĉu vi havas propran respondon ? Mi havis tiujn bonŝancon, honoron kaj ĝojon organizi kaj partopreni la renkontiĝon. Ĝin mi ofte retrorigardas per miaj memoraĵoj, sed ankaŭ per tiuj de miaj amikoj kaj aliaj esperantistoj, kiuj rakontas al mi. Boulogne 2005 ŝajnis al mi brila kaj digna, ĝi estis tre bela omaĝo al la unua Universala Kongreso kaj al ties kongresanoj ; ĝi sincere kaj plurfoje kortuŝis min ; kaj certu pri tio, ke neniam mi forgesos ĝin, ĝian preparon kaj ĝiajn ĉefmomentojn. Tial mi inklinas respondi jese al mia demando. Jes, brave al la organizintoj — kompreneble mi pensas pri miaj samskipanoj — kaj brave al vi, kiuj partoprenis la renkontiĝon, kaj kiuj igis ĝin sukcesplena kaj neforgesebla !  

 

____________________

[1]  La renkontiĝo Boulogne 2005 okazis en Bulonjo-ĉe-Maro de vendredo la 25a ĝis merkredo la 30a de Marto 2005.  [Reiri al la teksto]

[2]  Mi estis en la Organiza Komitato la komisiito pri informado kaj komunikado.  [Reiri al la teksto]

[3]  La kongresanaro alprenis mardon la 29an de Marto la t.n. Bulonjan Rekomendaron, legeblan sur la retpaĝo : http://boulogne2005.online.fr/eo/raportoj/rekomendaro.htm[Reiri al la teksto]

 


1.   ROLAND PLATTEAU   (roland.platteau ĈE wanadoo.fr) 4 Jul 2007

Tre interesaj kaj riĉe rakontitaj memoradoj ! Kiuj des pli estas valoraj al iu, kiu ĉeestis la aranĝon, do rememorigas momentojn (ja la momenton kun la kravato mi bone memoras ankaŭ !).

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top