Logo XAVY Esperantista
Vivo
Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

La Rolo de la Naciaj Parlamentoj
en Eŭropa Unio


Karaj samfederacianoj, karaj legantoj,

ImageHodiaŭ pli kaj pli grave rolas Eŭropa Unio en nia vivo kaj en la internaj aferoj de nia lando. Sciu ekzemple, ke lastajn jarojn ĉirkaŭ duono de la franca leĝfaritaĵo fontas el la Komunumaj jurtekstoj. Ĉi-jare des pli multe viglas la debato pri Eŭropa Unio kaj pri ties estonteco, pro la nun subskibita Eŭropa Konstitucia Traktato — kiu, kaze de ratifo far ĉiuj membroŝtatoj, anstataŭos la ĉ. 20 nun ekzistantajn traktatojn.

Kadre de ĉi tiu diskuto pri Eŭropa Unio kaj ties evoluo, mi proponas al vi, karaj legantoj, tra la venontaj kelkaj paĝoj konsideri unu specifan punkton de la eŭropa konstruaĵo : la rolo de la naciaj parlamentoj en Eŭropa Unio. Kial tiun temon ? Ĉar dum niaj propraj interparoladoj pri la Unio, ĝiaj institucioj kaj agpovoj, ni ofte preteratentas la demandon pri la naciaj parlamentoj : kian rolon, kian influon kaj kian sorton en la Unio ? Tiu temo, tre malbone konata, tamen ja meritas nian interesiĝon.

Mi tiel provos klarigi tion en la ĉi-suba artikolo, kiu fakte estas studenta tasko verkita de mi lastjare kadre de mia kurso « Komunuma kaj Eŭropa Jurordo » (licencio pri juro). Mi esperantigis ĝin kaj ĝisdatigis la lastan subparton pri la Eŭropa Konstitucio. Dezirante al vi agrablan legadon, mi estos disponebla por respondi ĉian eventualan demandon aŭ rimarkigon.  


LA ROLO DE LA NACIAJ PARLAMENTOJ EN EŬROPA UNIO

far XAVIER DEWIDEHEM


PhotoDE POST SIA KREO en 1951 kaj 1957, la Eŭropaj Komunumoj havas pli kaj pli vastajn kompetentojn sekve de kompetentotransdonoj deciditaj en la Komunumaj traktatoj. Konse- kvence, tiuj transdonoj sekvigis forprenon aŭ malpliigon de la kompetentoj de la Naciaj Parlamentoj (NP). Tio naskis, ekde la fino de la jaroj 1980aj, dubojn kaj kritikojn kontraŭ tiu demokratia deficito, kiun krome pliakrigis la limigitaj agpovoj de la Eŭropa Parlamento (EP).

La NP sentis sin flankenmetitaj, dum la naciaj registaroj reprenis kompetentojn pro tio, ke ili mem faras la eŭropajn aktojn ene de la Ministrara Konsilio (kiu konsistas el la naciaj ministroj de ĉiuj membroŝtatoj).

La rolo de la NP en Eŭropa Unio estas senĉesa demando en la debato pri la reformo de la Komunumaj strukturoj. Tamen, de la jaroj 1980aj, evoluas la situacio. Nu, kiun rolon la NP hodiaŭ havas en la Komunuma konstruaĵo ?

Responde al tiu demando, ni priskribu la konstateblan evoluon de la rolo de la NP kaj en la interparlamenta kunlaboro (parto I) kaj en la kontrolo de la Komunuma leĝfarado (parto II).

 
  I  >  La interparlamenta kunlaboro

La rolo de la NP evoluis per plifirmigo, unue, de la kunlaboro inter la NP kaj la EP (subparto A) kaj, due, de la reciproka kunlaboro inter la NP mem (subparto B).

 
        A  >  La kunlaboro inter la naciaj parlamentoj
        A  >  kaj la Eŭropa Parlamento

Origine, kunlaboro inter la EP kaj la NP estis memkomprenebla, tial ke ĉiuj EP-anoj estis NP-anoj : la EP-anojn ja elektis la NP-anoj mem el inter si. Sekve, interŝanĝoj estis facilaj. Sed tiu situacio ĉesis en 1979, de kiam la EP-anoj estas elektitaj per universala voĉdono en ĉiu membroŝtato.

PhotoTamen, en 1983, la prezidantoj de la NP kaj tiu de la EP decidis kunsidi ĉiun duan jaron okaze de Konferencoj de la Prezidantoj de la Parla- mentaj Asembleoj de Eŭropa Komunumo. Tiuj Konferencoj celas pritrakti precizajn deman- dojn rilate kunlaboron inter la NP kaj la EP.

Oni eĉ planis kunsidigi ĉiujn eŭropajn kaj naciajn parlamentanojn okaze de Konferenco de la Parlamentoj de Eŭropa Komunumo, kromnomita « Eŭropa Acizo ». Tiu Acizo okazis en Romo en 1990 sed neniam plu reokazis.

Sed, aparte, la Deklaracio (n-ro 13) pri la Rolo de la NP en Eŭropa Unio, adoptita sekve al la Mastriĥta Traktato de 1992 (kiu kreas Eŭropan Union), tekstas, ke « la rilatoj inter la NP kaj la EP [estu] intensigataj, ekz. per konsento pri taŭgaj reciprokaj facilaĵoj ». Konforme al tiu Deklaracio, la parlamentaj komisionoj de la EP iĝis tre bonvenigemaj al la NP-anoj. Reciproke, la EP-anoj estas ofte kaj regule invititaj por partopreni la laborkunsidojn de la NP-komisionoj, kies fako estas la eŭropaj aferoj.

Krom tiuj ĉi-supraj iniciatoj ni aldone menciu la starigon de iu organo, kies rolo iĉis pli kaj pli grava en la kunlaboro inter la NP mem : la KOFKA.

 
        B  >  La reciproka kunlaboro inter la naciaj parlamentoj :
        A  >  la KOFKA

Pluraj iniciatoj celis plibonigi informadon kaj rilatojn inter la NP de la membroŝtatoj kaj ankaŭ ebligi al la NP esprimi dezirojn kaj rimarkigojn pri la agado de la Unio.

La ĉefa tiucela iniciato estis la kreo de la Konferenco de la NP-Organoj Fakiĝantaj pri la Komunumaj Aferoj (KOFKA). Tiu ĉi Konferenco la unuan fojon kunsidis la 16an kaj 17an de Novembro 1989 ; de tiam ĝi kunsidas ĉiuduonjare. Ĝi konsistas el po ses membroj de ĉiu faka NP-organo kaj ses EP-anoj. La KOFKA estas organo konsulta kaj parlamentkunordiga.

PhotoEn 1997 la KOFKA'n oficialigis la Protokolo pri la Rolo de la NP en Eŭropa Unio, aneksaĵo de la samjara Amsterdama Traktato. Tiu Protokolo pligravigas la rolon de la KOFKA indikante, ke ĝi povas submeti al la Uniaj institucioj ĉian kontribuaĵon ekz. pri subsidiareco [1], pri la Areo de Libereco, Sekureco kaj Justeco kaj pri la fundamentaj rajtoj.

Krom la evoluo koncerne la interparlamentan kunlaboron, ni povas eĉ pli bone konstati, de post la adopto de la Mastriĥta Traktato, la evoluon de la rolo de la NP pri kontrolado de la Komunuma leĝfarado.

 
  II  >  La kontrolo de la Komunuma leĝfarado far la naciaj parlamentoj

La NP ĝuas plifortigon de siaj kontrolpovoj koncerne la Komunuman agadon de siaj respektivaj registaroj (subparto A). Plue, la hodiaŭa projekto de « Eŭropa Konstitucio » farus ilin novaj « gardistoj de subsidiareco » (subparto B).

 
        A  >  La kontrolo de la Komunuma agado de la registaroj

En ĉiu membroŝtato de Eŭropa Unio, la naciaj konstituciaj reguloj ebligas al la nacia parlamento kontroli la manieron, laŭ kiu la registaranoj uzas sian decidpovon ene de la Ministrara Konsilio de Eŭropa Unio. La Protokolo pri la Rolo de la NP en Eŭropa Unio (aneksaĵo de la Amsterdama Traktato) tiusence memorigas, ke « la kontrolon, kiun la NP faras al siaj respektivaj registaroj koncerne la agadojn de la Unio, difinas la konstituciaj organizo kaj praktikoj propraj al ĉiu membroŝtato ».

PhotoPor ke tiu kontrolo estu efika, la sama Protokolo postulas unue, ke la Eŭropa Komisiono « rapide » transdonu al la NP la porkonsultajn dokumentojn. Due, la Eŭropa Komisiono ankaŭ komuniku al la registaroj la leĝproponojn « sufiĉe frue », tiel ke la registaro de ĉiu membroŝtato povu atenti, ke la nacia parlamento ricevu ilin decatempe cele al ilia ekzamenado. En Francio, tiuj postuloj sekvigis en 1999 modifon de la nacia konstitucio per aldono de artiloko 88-4 : ĉi tiu devigas la registaron plej rapide submeti la Komunumajn leĝproponojn al ambaŭ parlamentaj ĉambroj. La asembleoj povas konigi sian opinion per adopto de rezolucioj. Tamen, tiu ebleco donita al la franca parlamento estas kritikita pro la mallongeco de la konsultodaŭro kaj pro la efikomanko de tiuj rezolucioj.

Alia elemento grave rolis por la plifortigo de la parlamenta kontrolo, nome la iompostioma kreado en ĉiuj NP de organoj fakiĝantaj pri la eŭropaj aferoj (tiuj samaj organoj, kiuj konsistigas la KOFKA'n). En Francio, tiuj fakaj organoj estas la respektivaj Delegacioj de Nacia Asembleo kaj de Senato pri Eŭropa Unio (france : Délégation de l'Assemblée nationale ou du Sénat pour l'Union européenne). La ekzisto de tiaj organoj ne nur plibonigis la informitecon de la NP sed ankaŭ ebligas ilin prikontroli la registaron multe pli efike.

Krom tiu pli grava rolo rilate al la registaroj koncerne la Uniajn aferojn, la NP baldaŭ disponos pri tute nova kontrolpovo : la nun proponita Eŭropa Konstitucia Traktato ja ebligos al ili rekte influi super la Unia leĝfara procezo, per kontrolo pri subsidiareco.

 
        B  >  La naciaj parlamentoj, novaj « gardistoj de subsidiareco »

La Eŭropa Konsilio (kiu konsistas el la ŝtatestroj aŭ ĉefministroj de ĉiuj membroŝtatoj) en Laecken (Belgio) la 14an kaj 15an de Decembro 2001 starigis Konvencion pri la Estonteco de Eŭropo, kies tasko estis « ekzameni la esencajn demandojn, kiujn naskas la estonta evoluo de la Unio, kaj serĉi la diversajn eblajn solvojn ». La Konvencio, kiun prezidis Valéry Giscard d'Estaing, prezentis sian projekton de « Konstitucio » al la Eŭropa Konsilio en Tesaloniko (Grekio) la 19an de Junio 2003. Fine, post la plurmonata ekzamenado de tiu projekto far la Interregistara Konferenco, Traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo estis definitive adoptita de la Eŭropa Konsilio en Bruselo la 18an de Junio 2004. Tiun Traktaton oni kutime kromnomas Eŭropa Konstitucio.

PhotoKompreneble, la Konvencio pritraktis la demandon pri la rolo de la NP en la Unio kaj, precipe, en la Unia leĝfarado. Tiel, la projekto de Konstitucio entenas projekton de Protokolo pri la Rolo de la NP en Eŭropa Unio. Tiu ĉi Protokolo donas al la NP eblecon interveni en la leĝfara procezo : ĝi antaŭvidas, ke la NP povos kontroli, ke la leĝproponoj de la Eŭropa Komisiono ja respektas la principon de subsidiareco. Tiel ke, per komuna deklaro adoptita en Parizo la 24an de Septembro 2003, la germana Bundestag kaj la franca Assemblée nationale ne hezitis subtreki, ke per tiu projekto « NP nun havos [...] ĉefrolon de gardistoj de subsidiareco ».

Tiu nova Protokolo ja postulas, ke la Eŭropa Komisiono sendu la leĝproponojn ne nur al la Ministrara Konsilio kaj al la EP sed ankaŭ « senpere » kaj « samtempe » al la NP. Tiuj ĉi lastaj disponos pri ses semajnoj (escepte se urĝo) por eventuale sendi al la prezidantoj de la EP, de la Ministrara Konsilio kaj de la Eŭropa Komisiono motivitan opinion, per kiu ili klarigu, kial ili taksas la leĝproponon kontraŭanta la principon de subsidiareco. Tiuj opinioj apriore ne devigos la Komunumajn instituciojn. Tamen, se la motivitaj opinioj pri malrespekto de la principo de subsidiareco fontas el almenaŭ unu triono de la NP (aŭ de la parlamentaj ĉambroj), la Protokolo devigas la Eŭropan Komisionon rekonsideri sian leĝproponon.

Fine, tiu sama Protokolo entenita en la Konstitucio ankoraŭ plibonigas la procedurojn pri komunikado de la porkonsultaj dokumentoj, favore al la NP. La Eŭropa Komisiono ja devos sendi senpere kaj tujtuje al la NP ankaŭ la de ĝi ellaboritan Leĝfaran Jarprogramon. Tio ebligos pli riĉajn interŝanĝojn inter la parlamentoj pro tio, ke tiu Jarprogramo estas plej bona ilo por observi la leĝfaran evoluon, kiun la Unio intencas efektivigi.

•   •   •

Ni povas konkludi, ke, de la jaroj 1990aj, la NP trovas pli kaj pli aktivan rolon ene de la eŭropa konstruaĵo — kaj « horizontale » kadre de kunlaboro inter ili mem kaj « vertikale » en la rilatoj inter ili kaj la Komunumaj institucioj. Ĝuste, la nun proponita Traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo, pri kiu ni francoj voĉdonos okaze de referendumo en junio 2005 [2], plireliefigas tiun evoluon favoran al la NP. Tio estas elemento por pliintimiĝo de ĉiuj institucioj naciaj kaj eŭropaj en sia kunlaborado cele al la plenumado de tiu mirinda aventuro nomita Eŭropa Unio...  

 

____________________

[1]  La principo de subsidiareco estas la principo, laŭ kiu la decidoj estu alprenitaj ĉe la teritoria potencnivelo la plej taŭga kaj la plej efika, kaj kiel eble plej proksima al la civitanoj. Konkrete, la decidojn principe alprenu la ŝtatoj landskale ; tiun decidpovon pri iu temo la Unio povos « kapti » nur je la duobla kondiĉo, ke koncerne tiun temon la ŝtata agado estas ne sufiĉe efika kaj ke male la agado de la Unio povos esti ja pli efika.  [Reiro al la teksto]

[2]  La franca referendumo pri la t.n. eŭropa konstitucio okazis la 29an de Majo 2005. Partoprenis en la voĉdonado 69,4 % da balotrajtuloj ; venkis la nea partio kun 53,3 % da voĉdonintoj (kontraŭ 44,2 % por la jesa partio).  [Reiro al la teksto]

 

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top