Logo XAVY Esperantista
Vivo
Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

Vorto de la Federacia Prezidanto,
Jan. 2006


PhotoJEN finiĝas la jaro 2005, dum kiu svarmis agadoj kaj aranĝoj en nia nordfrancia movado. Unue kaj ĉefe, tiun jaron stampis la internacia renkontiĝo Boulogne 2005, kiu memorfestis la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro : kiom da tempo kaj da energio por organizi ĝin ! kaj kiom sukcesa ĝi estis ! Des pli ke ĝin honorigis la eldono de la albumo Tinĉjo en Tibeto dank' al la laboro de Hervé Gonin, de Michel Dechy kaj liaj amikoj : gratulon al ili pro tiu iniciato kaj ties nekontestebla sukceso !

Krome, nia Federacio vidis plurajn aliajn realigojn dum 2005. En Februaro malfermiĝis nia nova retejo, kiu belaspekte disponigas pri multegaj informoj pri la Federacio, la lokaj kluboj kaj la regionaj aranĝoj. Ĝin vizitas po ĉ. 1000 homoj ĉiumonate ! Fine de Junio sukcese okazis la regiona ekzamensesio en Bersée laŭ nova sistemo, kiun ni starigis interkonsente kun FEI : la Federacio mem ricevas ĉiujn rezultojn kaj diplomojn, kaj tiel povas tuj statistiki kaj plusendi la rezultojn al ĉiu ekzamenito kun gratulletero.

La ĉi-jara Rendevuo de Morbecque kontentige disvolviĝis dank' al la kutima agrabla etoso, la koncerto de la juna Fabrice Morandeau kaj la prelego de Michel Dechy pri Tinĉjo en Esperanto. Kaj tre bona kaj interesa estis la Zamenhof-festa aranĝo en Arras (kunorganizita de la Federacio kaj de Arras-Espéranto), kiu ĉefe konsistis el la prelego de Willy Koukouvi pri Afriko kaj Esperanto. Intertempe, okaze de sia kunsido la 20an de Novembro, la Federacia Komitato siasine kreis kvar konstantajn komisionojn — pri regiona kunordigado, pri komunikado, pri instruado kaj ekzamenoj kaj pri kulturo kaj aranĝoj.

Kiel mi diris en Morbecque, post du jaroj, nome en 2008, nia Federacia iĝos centjara : jen datreveno prifestinda (kaj -enda) ! Por taŭge festi tion, la Komitato taskis la komisionon pri kulturo kaj aranĝoj pripensi kaj (meze de 2006) prezenti proponojn pri la formo kaj la enhavo de la « centjariĝa kongreso » de 2008. Cetere, la Federacio ankaŭ decidis honorigi tiun centjariĝon per la verkado de la historio de nia Federacio kaj ties eldono : tial, kreiĝis « speciala komisiono por la verkado de la historio de la Federacio ». Mi invitas ĉiujn interesitojn kontakti min por scii pli kaj/aŭ partopreni la laborojn de la speciala komisiono !

Pli proksime, baldaŭ okazos la federacia kongreso de 2006. Kun granda ĝojo ni eksciis pri la stariĝo de nova Esperanto-klubo en Oignies (Pas-de-Calais) dank' al la klopodoj de Michel Carton. Gratulon kaj longan vivon al la klubo ! Por emfazi tiun naskiĝon, la Federacio decidis, ke la venonta federacia kongreso okazos en Oignies dimanĉon la 2an de Aprilo 2006. Mi esperas la partoprenon de plejan multon da federacianoj ! Pli da informojn vi poste trovos i.a. en la retejo.

Fine... jes, fine (ĉar mi lasu al vi tempon por legi la ceteron de la numero !), mi sincere kaj tutkore deziras al vi, karaj gefederacianoj, karaj geamikoj, bonfarton, sukceson kaj prosperon dum la tuta jaro 2006. Feliĉajn jarfinajn festojn !  

 

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top