Vorto
de la Federacia Prezidanto,
Jun. 2006
PASIS
la monatoj Aprilo kaj Majo : tre interesaj ili estis por nia
Federacio je la regiona kaj landa skaloj.
La 2an de Aprilo okazis la federacia kongreso
en Oignies. Mi denove dankas al la surlokaj organizantoj kaj helpantoj,
kiujn subtenis la urba magistrato. En tiu kongreso disvolviĝis la
unua membrokunveno organizita de nia nuna Federacia Estraro. Konforme
al mia kandidatprogramo de 2005, tiu membrokunveno konsistis el
du partoj : kvar diskutrondoj pri federaciaj temoj kaj sekve
plenkunsido por raportoj kaj decidoj. La respondajn raportojn vi
trovos en la ĉi-postaj paĝoj de Norda Gazeto. La sintezojn
de la diskutrondoj la Estraro kaj la Komitato priatentos kadre de
la venontaj agadoj kaj monatoj.
Mi profitas la okazon por anonci, ke ĉiuj membrokunvenaj
kaj komitatkunsidaj protokoloj (ekde Majo 2005) nun estas legeblaj
kaj elŝuteblaj el la federacia retejo (rubriko : Fédération/Administration).
Tion naskis la volo de nia Estraro : ĉar vi balotis nin kaj
tiel manifestis vian fidon al ni, ni raportu al vi la federaciajn
agadojn kaj decidojn, kaj tiujn raportojn vi povu trovi facile kaj
ĉiumomente.
En la landa movado, tre rimarkinda estis la dua
Interfederacia Konferenco, kiu okazis la 7an de Majo en Renno
kadre de la landa kongreso de UFE. Tiun duan Konferencon, el ĉiuj
regionaj federaciestroj el Francio, iniciatis kaj gvidis la Nordfrancia
Federacio (per mi mem), same kiel la unuan en Bulonjo pasintjare.
Per regulaj kunvenoj de la federaciestroj por diskuti kaj decidi
pri aferoj propraj al la federacioj, la Interfederacia Konferenco
celas interŝanĝojn, pliintimiĝon kaj homogeniĝon de la diversaj
federacioj.
En Renno la federacioj tiel interkonsentis pri
kvin aferoj : 1° helpo al la senfederaciaj teritorioj ;
2° klarigado al la nekontraktintaj federacioj pri la
membriĝo al UFE kaj ties konsekvencoj ; 3° profunda
pripensado pri la regionaj kaj landa kotizosistemoj ; 4° laŭebla
organizo de regionaj ekzamensesioj far la federacioj ĉirkaŭ la fino
de la lernjaro ; 5° interŝanĝoj de la federaciaj
informiloj. Ankaŭ la plenan protokolon (kiun mi mem redaktis) vi
povos legi en nia federacia retejo. Laŭ mi, tiu kunveno vere estis
unu el la plej gravaj, sciigaj kaj interesaj programeroj de la landa
kongreso. La federacioj estas nemalhavebla ero de la tutlanda movada
ĉeno : plifirmigo de iliaj interrilatoj kaj kunlaboroj plene
kontribuos al plifortigo de la tutlanda movado.
Kio nun por nia Federacio ? Nun venas la dua,
lasta mandatjaro de la Estraro antaŭ la balotoj pri la Komitato
kaj la Estraro en printempo 2007. Jam antaŭenirinte sur la kampoj
de la regionaj ekzamensesioj, de la dupartaj membrokunvenoj kaj
de la interfederacia pliintimiĝo, la Federacia Estraro kune
kun la Komitato nun daŭre strebu por subteni kaj apogi la
agadojn de la asocioj-membroj rilate instruadon, informadon kaj
komunikadon ; por plifirmigi nian politikon pri ekzamenado
i.a. per pliintimiĝo de la Federacio kun FEI kaj per plifaciligo
de la ekzamena partopreno ; por klopodi al la politikaj kaj
decidaj medioj en plena kunlaborado kun UFE ; kaj por konstante
partopreni en la pliintimiĝo kaj kunagado de la federacioj por la
estigo de homogena interregiona movado en Francio. Fine, la Estraro
ankaŭ preparu la komitatajn kaj estrarajn balotojn : pri tio
vi scios la detalojn post la venonta somero.
Al la feliĉaj ekzamenotoj mi deziras bonŝancon,
kaj al vi ĉiuj, karaj federacianoj, mi elkore deziras agrablan
someron kaj plejan ĝuon de ties (espereble) sunplenaj momentoj ! 
|