Vorto
de la Federacia Prezidanto,
Jan. 2007
POLA
RADIO en Esperanto plu estos ! Tion decidis la estraro de la
landa radiosocieto, fine de sia pripenso pri ĉesigo de la ĉiutagaj
elsendoj far la Esperanto-redakcio, kiun kondukas s-ino Barbara
Pietrzak. La esperantlingvaj elsendoj plu fariĝos, sed ekde
la 1a de Januaro 2007 ilin oni povos aŭdi ekskluzive per Interreto
ne plu per mallongaj radioondoj nek per satelito (nuntempe
90 % da aŭskultantoj aŭdas per Interreto). Tiu finfina
decido konservi la Esperanto-elsendojn rezultas el la vastskalaj
kaj densaj reagoj kaj leteroj de la tutmondaj esperantistoj al la
radio-estraro, la pola ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj la
polaj ambasadorejoj kaj konsulejoj. Nia Nordfrancia Federacio kaj
niaj klubanoj aktive partoprenis en tiu subtena movado : niaj
klopodoj utilis kaj donis fruktojn. Dankon al ĉiuj pro via
kontribuo ! Ni nun deziras al la Esperanto-redakcio de Pola
Radio bonŝancon por la estonteco.
La jaro 2007 estos grava por nia Federacio. Okaze
de la antaŭvideble elstara federacia kongreso de la 30a de Septembro
2007 en Araso (Arras) stariĝos la nova Federacia Komitato, kiun
vi estos koresponde balotinta. Ĉar por la unua fojo la komitatanojn
ni baldaŭ elektos per poŝte sendotaj balotiloj surbaze de listo
da kandidatoj simile kiel okazas la baloto pri la komitato
de UFE. Tre baldaŭ la Estraro informos vin pri la balota proceduro.
Kaj espereble pluraj el vi deziros kandidati ! Nia regiona
movado ja bezonas ĉies fortojn kaj kontribuojn de la nordfranciaj
esperantistoj kaj de la Esperanto-kluboj. Jen kial krome
de mia alvoko al kandidatiĝoj por la Federacia Komitato mi
alvokas ankaŭ la klubojn por membriĝi al la Federacio (membras jam
kvin kluboj) : ili tiel povos plene kontribui al la politikojn
kaj decidojn de la Federacio, provizinte almenaŭ unu federacian
komitatanon. Por ebligi rektajn interŝanĝojn inter ĉiuj vi kaj la
Estraron, mi mem kun estrarano vizitos la klubojn en la unua trionjaro.
Inter niaj plej gravaj agokampoj estas kulturo
kaj instruado. Pri kulturo la Federacio de nun partoprenos
en la « Regionaj Ĉefurboj pri Kulturo », t.e.
nova kultura programo de la Regiona Konsilio de Nord-Pas-de-Calais.
La unua kultura ĉefurbo estos Valencieno (Valenciennes) dum la jaro
2007 : ĝi gastigos multajn profesiajn kaj asociajn aranĝojn.
Kadre de la oficiala programo, la Federacio kaj la klubo Valenciennes-Espéranto
organizos Esperanto-spektaklon kaj prezentojn en Valencieno kaj
ĝia ĉirkaŭaĵo. Ni pli detale informos vin pri tio, kaj invitos vin
spekti kaj partopreni ! Pri instruado nun kiel kutime
la Federacio organizos dum dimanĉo de Junio 2007 la regionan ekzamensesion
kun la trinivelaj ekzamenoj. Fine de Januaro la Estraro indikos
al vi la definitivajn daton kaj lokon de la sesio. La sesio verŝajne
okazos en Lillo (Lille) aŭ Valencieno.
Fine, vi scias, ke la Federacia Komitato elektis
min prezidanto en Majo 2005, dum mi estis vicprezidanto de mia unua,
kara klubo Lille-Villeneuve-Espéranto. Sekve al mia
transloĝiĝo ĉe Valencienon en Januaro 2006, mi informas
vin, ke hodiaŭ mi eliras el Lille-Villeneuve-Espéranto
por eniri en la klubon Valenciennes-Espéranto. Danke
al mia sperto en Lillo kun Michel Dechy kaj aliaj amikoj, mi esperas
kontribui al la sukceso de la Valenciena movado : jen nova,
plia celo mia ekde 2007 ! Mi ĝuste, nome de la Federaciaj
Estraro kaj Komitato kaj kun granda plezuro, deziras al ĉiuj
vi novan jaron riĉan je feliĉo, sukceso kaj prospero sur
la kampoj familia, profesia kaj Esperanta ! 
Vidu la artikolon en PDF-versio
|