Logo XAVY Esperantista
Vivo
Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

Vorto de la Federacia Prezidanto,
Jul. 2007


PhotoNUN estas la mezo de la jaro 2007, kaj jam multo okazis regione kaj lande. Fine de Majo en Bourg-en-Bresse okazis la landa Esperanto-kongreso de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE, Espéranto-France), en kiu partoprenis ducento da esperantistoj el ĉiuj regionoj de Francio kaj el eksterlando. Ĝin mi mem partoprenis, kiel kutime ; kaj tiam mi havis la honoron akcepti tri gravajn, novajn oficojn.

Unue, la komitato de UFE elektis min membro de la Franca Esperanto-Instituto (FEI), kiu estas komuna organizaĵo de UFE kaj SAT-Amikaro, kaj kiu zorgas precipe pri la Esperanto-ekzamenoj. La laboro estos granda por plibonigi kaj pliklarigi la Instituton kaj la ekzamenojn ; la 15 institutanoj unuafoje kunsidos venontan Oktobron. Due, kunsidis la tria Interfederacia Konferenco, kiu arigas la estrarojn de la 15 regionaj federacioj de Francio por pliintimiĝo, interŝanĝoj kaj plihomogeniĝo de la regionaj movadoj. La federaciestroj tiam elektis min sekretario de la Interfederacia Konferenco, kun la vicsekretariinoj Armelle Piolat (Francilio) kaj Jeanne-Marie Cash (Sudo-Pirineoj), por konstante kunordigi la interfederaciajn laborojn. Fine, okaze de la elektado de nova estraro far la komitato de UFE, la federacioj esprimis sian volon, ke la interfederacia sekretario nepre estu membro de la estraro. Sekve mi havas tiun honoron esti elektita ankaŭ estrarano de UFE, pri federacioj. Pri tio vi certe pli scios en niaj venontaj renkontoj kaj en la landa revuo Le Monde de l'espéranto. Mi tamen esperas, ke mi povos dece kaj kontentige plenumi tiujn multajn kaj pezajn taskojn.

En norda Francio svarmis la aranĝoj. Kiel anoncite en antaŭaj numeroj de la Norda Gazeto, mi kun sincera plezuro vizitis ĉiujn asociojn-membrojn de nia Federacio : Araso (21. Maj.), Dunkirko (30. Maj.), Bulonjo (2. Jun.), Lillo (21. Jun.) kaj Valencieno (kies klubano mi estas). Mi planas viziti ankaŭ la klubon de Amieno (Amiens) kaj la esperantistojn de Duezo (Douai). Mi tre aprezas tiajn vizitojn, ĉar ili ebligas senperan rilaton inter la federacia estraro kaj la federacianoj-klubanoj : la interŝanĝoj estas riĉaj kaj ĉiam interesaj. Tiaj vizitoj al kluboj estas dezirindaj kaj nepre necesaj laŭ mi : ili plu okazu.

Sabaton la 2an de Junio 2007, sub bela suno, okazis en Bulonjo-ĉe-Maro la inaŭguro de la rearanĝita placo Zamenhof ! Prezidis urbestro Cuvillier kun s-ino Maryse Zaleski-Zamenhof, pranepino de la iniciatinto de Esperanto, kaj mi mem, prezidanto de nia Federacio ; ĉeestis pluraj bulonjaj oficialuloj kaj oficistoj, ĉ. 30 esperantistoj kaj kelkaj bulonjaj loĝantoj. La nova placo estas bela, kaj la busto de Zamenhof estas centre, taŭge lokita. La urbestro informis, ke li plenumos sian promeson diritan en Marto 2005 : li tuj sendos foton de la rearanĝita placo al ĉiuj kongresanoj de la internacia renkontiĝo Boulogne 2005 ! En mia parolado mi emfazis la fortajn ligojn inter Esperanto kaj Bulonjo, kaj kore dankis al la urbestro kaj la urbodomo pro ilia konstanta subteno al Esperanto kaj niaj valoroj.

Junio estis ankaŭ la monato de la ĉiujara regiona ekzamensesio pri Esperanto ! La sesio okazis en Lillo dimanĉon la 24an de Junio : trapasis 13 kandidatoj la unuagradan ekzamenon, kaj du la duagradan. Ili bone elturniĝis, kelkaj eĉ vere brilis : gratulon al ili ! Kaj dankon al la ĵurianoj : C. Boen, M. Dechy, C. Longue-Épée, R. Valet kaj mi mem. En la venontaj semajnoj la ekzamenitoj ricevos la rezultojn, kiujn vi trovos en nia federacia retejo. Junio estis plie la monato de la landaj balotoj pri la Nacia Asembleo : la Federacio ĵus leteris al la balotitaj deputitoj por rendevuo kaj peto de subteno al Esperanto. Dankon al Claude Longue-Épée pro tiu laboro farita kadre de tutlanda kampanjo de UFE.

Tuj post la someraj libertempoj, dimanĉon la 30an de Septembro 2007 okazos la federacia kongreso en Araso. Bonvolu trovi ĉi-kune la aliĝilon por partopreni la kongreson, kies riĉan programon multe preparis la Arasanoj. Bonvolu plej frue aliĝi. Kaj instigu viajn familianojn kaj amikojn ĉeesti la posttagmezan, publikan spektaklon ! Ni alvenu multaj ! Antaŭdankon al la kluboj, antaŭdankon al ĉiuj vi pro plej vasta disinformado. Krome en tiu kongreso stariĝos la novaj Komitato kaj Estraro de nia Federacio. Vi tre baldaŭ ricevos la kandidatliston kaj balotilon, tiel ke vi povu koresponde baloti la komitatanojn ĝis la 23a de Septembro. La nova Komitato elektos la novan Estraron en la kongreso matene. Miaflanke, mi rekandidatas pri komitataneco kaj pri la prezidanteco de nia Federacio.

Mi fine precizigu, ke neakuratecon de tiu ĉi numero de la Norda Gazeto kaŭzis mi, i.a. pro ĵus pasintaj administraciaj konkursoj ; kaj mi tre dankas al Lucien Bourgois kaj Jean-Marc Fratard pro ilia elprovita pacienco kaj ilia strebo al plej bona revuo. Al ĉiuj vi mi deziras agrablan someron ; profitu viajn eventualajn libertempojn, vojaĝojn aŭ kongresojn. Kaj ĝis revido en la federacia kongreso en Araso !  


1.   CLAUDE LONGUE-ÉPÉE   (longueepee ĈE lve-esperanto.com) Norda Francio, 4 Jul 2007

Kara amiko Xavier, — Gratulojn pro via tre kompleta kaj tre klara artikolo. Dankon pro via sindonemo en viaj multaj postenoj kaj respondecoj ; dankon pro la sukcesa plenumo de viaj taskoj ! Elkorajn salutojn de Claude Longue-Épée.

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top