Vorto
de la Federacia Prezidanto,
Jan. 2008
19082008 : CENTJARA FEDERACIO
LA nordfranciaj grupoj pli kaj pli klopodas por interrilati... Finfine, la 28an de junio 1908, [ili] kunvenas en Armentières por fondi Federacion... Oni principe decidas la kreadon de federacia organo... kiu titoliĝos Norda Gazeto. » Tion skribis Ernest Deligny, prezidinto de la Nordfrancia Federacio en 1911 kaj de 1930 ĝis 1934, unua redaktoro de la Norda Gazeto, en sia verko Historio de la Nordfrancia Esperanto-Federacio : la Fruaj Jaroj de la Esperanto-Movado. Hodiaŭ en 2008 nia Federacio tiel festos sian centjariĝon kaj tiun de sia aprezata gazeto ; pluraj diverstipaj aranĝoj okazos tra norda Francio dumjare.
Por niaj agadoj necesas atenti estantecon kaj celi estontecon, sed necesas ankaŭ memori estintecon. De 2005 nia Federacio portas la moton « Iniciatemo kaj Kuneco » : fakte estas konstateble, ke tiu moto efektivas jam de 1908. Dum tiu centjaro kaj malgraŭ la de mondmilitoj kaŭzitaj dormoj nia Federacio kaj niaj kluboj kune ja aktivis, iniciatemis kaj antaŭeniĝis. En norda Francio okazis gravaj momentoj de Esperantujo : kompreneble mi unuavice pensas pri la unua Universala Kongreso kaj ties decidoj kaj pri la centjariĝa internacia renkontiĝo Boulogne 2005. En norda Francio vivis eminentaj esperantistoj, ekzemple Alfred Michaux kaj Gaston Waringhien ; kaj nuntempe aktivas altvaloraj esperantistoj, kiuj kontribuas al la movadoj regiona, landa kaj eŭropa. Pri tiu historio Valencienaj klubanoj nun verkas duan volumon sekvan al la verko de Ernest Deligny, eldonotan ĉi-jare.
Post cent jaroj da iniciatemo kaj kuneco nia devo estas agadi plu kaj eĉ pli. Al tio certe strebos niaj novaj Federaciaj Estraro kaj Komitato, niaj kluboj kaj ĉiuj ni. Tial la Komitato, la Estraro kaj mi mem adresas al vi niajn plej amikajn kaj tutkorajn bondezirojn por la jaro 2008. Al ĉiu alportu tiu nova jaro feliĉon, sanon kaj prosperon ; al ĉiuj ni ĝi alportu sukceson kaj antaŭeniĝon en lernado, uzado kaj diskonigo de Esperanto ! 
|