La
Regionaj Federacioj
Plene Rolu en la Tutlanda Movado
La franca Esperanto-movado konsistas el pluraj tavoloj : tutlanda,
loka (urba kaj foje departementa) sed ankaŭ regiona. Al ili
respondas respektive la landa asocio (Unuiĝo
Franca por Esperanto), la kluboj kaj la federacioj. Se oni facile
atentas pri la unuaj du asociaj kategorioj ĉar UFE estas
landskale videbla, kaj la kluboj la strukturoj plej proksimaj al
la homoj , tamen oni foje emas forgesi aŭ neglekti la
ekziston kaj rolon de la regionaj federacioj.
 |
Musklaku
la mapon por pligrandigi |
La francian teritorion hodiaŭ kovras 15 federacioj. La federacioj
nek funkcias nek aktivas same unuj kiel la aliaj. Sed ĉiuj utile
rolas en la loka kaj landa movadoj. Ili ja celas vivigi Esperanton
en siaj tutaj regionoj kaj kunordigi kaj subteni la klubojn ;
ili regione konkretigas politikojn de UFE ; fine ili ankaŭ
estas la perantoj inter la kluboj kaj UFE.
Sed, partopreninte diversajn kongresojn en Francio kun aliaj federaciestroj
mi mem prezidas la Nordfrancian
Federacion , mi havas tiun impreson, ke pluraj federaciestroj
pli-malpli seninteresiĝas pri la landa kontribuo far la federacioj,
pri la landaj decidoj kaj politikoj de UFE... Eble ĉar ili
prave-malprave sentas sin jam delonge ne sufiĉe priatentataj
de UFE : maltro da kontaktoj inter UFE kaj la federacioj, maltro
da konsultoj de UFE al la federacioj por la preparo de decidoj aŭ
politikoj, manko de konstanta strukturo (interna komisiono) dediĉita
al la federacioj*...
« La federacioj sidas ĉe la tablo landa, sed
sur seĝo lama » jen kiel mi kutimas vortigi
tiun senton, tiun situacion. La federacioj ja ĉiujare raportas
en la jarraporto de UFE, ili ja havas po unu seĝon en la komitato
de UFE. Sed necesas fari pli. Kaj UFE pli regule kaj konstante rilatu
kun la federacioj, kaj la federacioj pli vigle partoprenu en la
decidfaro kaj politikapliko. Necesas ankaŭ, ke la diversaj federacioj
pliintimiĝu, pli interŝanĝu kaj plihomogeniĝu unuj kun la aliaj.
Por plena rolo de la federacioj landskale, necesas pli densa kaj
partopreniga rilato inter UFE kaj la federacioj, kaj plifortikigo
de la interfederacia reto. Sur la tablo landa estas tiom por fari,
ke ni kunaj nepre firmigu la federacian seĝon por la progreso
de nia esperantista afero en Francio. 
* Dum ne ekzistas interna komisiono pri federacioj
kaj lokaj movadoj en UFE, mi kiel nordfrancia prezidanto starigis
en 2005 la t.n. Interfederacian Konferencon, kiu kunigas ĉiujn
federaciestrojn en la ĉiujara landa kongreso, por diskuti kaj
interkonsenti pri aferoj kaj problemoj propraj al la regionaj movadoj.
La Konferenco tiel celas pliintimiĝon, interŝanĝojn
kaj harmoniiĝon de la diversaj federacioj.
Vd. la
protokolon de la dua Interfederacia Konferenco en 2006.
Vidu la artikolon en PDF-versio
|