Logo XAVY Esperantista
Vivo
Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

Mi Kandidatas al FEI



FotoEsperantistiĝinte en 1999, de tiam aktiva en la Esperanto- movadoj, mi nun estas prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio kaj komitatano de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE). Pasiiĝinte pri la lingvo, mi akiris la ateston pri kapableco (pedagogia fako) en 2005. Mi ĉiam interesiĝas pri la diversaj movadaj kampoj, kaj provas laŭeble kontribui en tiuj kaj aliaj aferoj por progresigi niajn celojn por Esperanto.

Inter tiuj kampoj estas tiu de instruado kaj ekzamenado. Instruado kompreneble estas unu el niaj bazaj kaj ĉefaj agadoj. Sed ankaŭ ekzamenado tre gravas. Ekzamenoj ebligas — kiel mejloŝtono fine de lernjaro — al niaj ekzamenatoj taksi sian lingvokapablon, sed ili ebligas ankaŭ al ni asociestroj kaj aktivuloj iom post iom konsistigi diplomitaron iam montreblan al la ministrejo pri edukado kadre de nia landa kampanjo por Esperanto kiel oficiala instrufako.

FEIPri la difino kaj organizo de la Esperanto-ekzamenoj en Francio zorgas la Franca Esperanto-Instituto. Ĝi estas komuna strukturo de UFE kaj SAT-Amikaro. Du celojn ĝi havas : atenti kaj rimarkigi pri bona lingvouzo, sed precipe organizi la ekzamenojn kaj aljuĝi la respondajn diplomojn. Ĝin konsistigas 15 membroj : sep elektitaj de UFE, kvin de SAT-Amikaro kaj tri alelektitaj de la ceteraj membroj.

Okaze de la landa kongreso en Bourg-en-Bresse (Ain), dimanĉon la 27an de Majo 2007, UFE renovigos siajn reprezentantojn en FEI. Jen kial tiukadre mi nun anoncas mian kandidatecon al FEI-membreco.

Mi estas prezidanto de tiu federacio, kiu jam de 2003 sukcese organizas ĉiujunie tutregionan ekzamensesion kun la unuaj tri gradoj. Sekve mi plurjare kunlaboris rekte kun FEI, mi spertas pri loka organizo de ekzamenoj, kaj dume rimarkis taŭgaĵojn kaj misaĵojn en la FEI-sfero.

Se UFE elektos min membro de FEI, mi strebos labori i.a. pri :

  1. pli neta, belaspekta kaj profesieca enpaĝigo de la ekzamenfolioj senditaj al la lokaj organizantoj kaj ekzamenatoj ;
  2. ĉiujara ellaboro de tute novaj ekzamentaskoj ;
  3. pli ofteco de la FEI-kunsidoj (po almenaŭ unu en jaro) por ebligi la ĉi-antaŭan punkton ;
  4. publika disponigo pri la antaŭjaraj ekzamentaskoj ;
  5. disponigo al la lokaj organizantoj (precipe federacioj) pri la listo de kapableculoj por konsistigo de ekzamenĵurio ;
  6. kongruigo de la francaj Esperanto-ekzamenoj kun la eŭropaj ekzamenniveloj ;
  7. regula kaj kontentiga komunikado : al UFE kaj SAT-Amikaro pri siaj jaraj agadoj kaj financo ; al la publiko per belaspekta kaj riĉa retejo.

Pluraj homoj — inkl. membroj de FEI — parolis pri iomaj malordo kaj malklaro en FEI kaj ĝia organizo. Mia celo estos, kun la ceteraj membroj de FEI, igi la Instituton videbla, klara kaj efika sur siaj kampoj.  

Vidu la artikolon en PDF-versioPDF


1.   MICHEL DECHY   (dechy ĈE lve-esperanto.com) Norda Francio, 22 Maj 2007

Mi subtenas vian kandidatecon, via programo estas klara kaj interesa.

Dankon, kara amiko Michel ! Via vorto tuŝas min.


2.   JORGOS   (jorgos ĈE tiscali.fr) 23 Maj 2007

Saluton ! Kvankam ne tute adekvata loko por prezenti tiun opinion... Mi proponas, ke ankaŭ t.n. « G.E.E. » (en Eo : Grupo de Francaj aŭ Franciaj Esperanto Instruantoj) fariĝu komuna al U.F.E. kaj S.A.T.-Amikaro. Tion ne malpermesas I.L.E.I. kaj el tio gajnos kaj t.n. « G.E.E. » kaj F.E.I. kaj evidente la tuta E-movado en Francio kaj en la mondo. Ĉu mi ne pravas ? Samideane via (ĉi-jare membro de nek U.F.E. – kvankam ja nerekta tra unu regiona federacio, pro E-departementa prezidanteco sed ne taŭga reprezentanto pro loĝeco en alia regiono – nek S.A.T.-Amikaro, tamen plu instruadanta E-on en tri-kvar kursoj) Js.

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top