Logo XAVY Esperantista
Vivo
Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

Forpasis Sinjoro Claude Piron
la 22an de Januaro 2008*



Claude PironKun granda emocio ni hodiaŭ ekscias la forpason de Claude Piron, eminenta esperantisto, kiu multe kaj altvalore agadis por Esperanto. La vortoj estas malfacile troveblaj por esprimi sian senton sekve al tiel abrupta kaj malgaja novaĵo.

Lastatempe ni havis tiun honoron akcepti sinjoron Claude Piron en Bulonjo-ĉe-Maro okaze de la internacia renkontiĝo Boulogne 2005 : tie li entuziasmige prelegis antaŭ plenplena salonego**. En la retejon de Lille-Villeneuve-Espéranto unuafoje enretiĝis lia trafa artikolo « Culture et Espéranto ». Kaj en la retejo de nia Federacio ĵus aperis aparta paĝo kun dek liaj prelegfilmetoj pri la lingvoj***.

Naskiĝinte en la najbara Belgio en 1931, li estis tia homo, kian oni ne forgesos. Lia nomo estos inter la plej altestimaj esperantistaj nomoj. Li donis multon al nia Esperanto-komunumo ; tion ni priatentu kaj plu utiligu por niaj daŭraj streboj por diskonigo kaj agnoskigo de Esperanto.

La Nordfrancia Esperanto-Federacio kaj ĝiaj membroj sincere kondolencas liajn edzinon, filinon kaj intimulojn.  

XAVIER DEWIDEHEM
Prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio

* Informis i.a. la Libera Folio, www.liberafolio.org/2008/forpasis-claude-piron
** Prelego « Esperanto : kiaj perspektivoj post unu jarcento ? », boulogne2005.online.fr/eo/raportoj/prel_piron.htm
*** Serio « Les langues : un défi », www.esperanto-nord.org/fr/esperanto/defilangues.htm

Vidu la artikolon en PDF-versioPDF

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top