Mi Kandidatas al la Prezidanteco de UFE
AL LA MEMBROJ
DE LA UNUIĜO FRANCA POR ESPERANTO
En la venonta landa kongreso en Martigues ni parte renovigos nian komitaton. La 11an de majo 2008 ĉi tiu elektos la novan estraron de nia asocio. Tiukadre mi anoncas al vi, ke mi decidis kandidati al la posteno prezidanto de la Unuiĝo Franca por Esperanto.
Memprezento :
Mi estas 26-jaraĝa studento pri publika juro el norda Francio (Lille kaj Valenciennes), kaj mi ĵus sukcesis administracian konkurson por fariĝi administracia responsulo ĉe lokaj aŭtoritatoj.
Esperantistiĝinte en 1999, mi rapide aktiviĝis en la esperantista asocia medio : en 2001 kaj 2002 mi kunorganizis la partoprenon de junularaj Esperanto-delegacioj en Euroscola-tago en la Eŭropa Parlamentejo ; poste mi kunorganizis la internacian renkontiĝon Boulogne 2005, kiu festis la centan datrevenon de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro.
De 2005 mi estas prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio, kaj mi lanĉis kaj prizorgas la Interfederacian Konferencon por pliintimiĝo de la diversaj regionaj federacioj. En 2007 mi fariĝis estrarano de UFE pri regionaj federacioj.
Miaj motivoj kaj intencoj :
En nia franca movado ni havas tiun bonŝancon disponi pri multaj esperantistoj, multaj asocioj kaj multaj kompetentoj. La celo de UFE estas simpla : diskonigi kaj agnoskigi Esperanton en la lando, kaj kontribui tion en Eŭropo. La kluboj, la federacioj kaj UFE jam multon faras en siaj respektivaj agosferoj.
Se la landa komitato elektos min prezidanto, kun la estraro kaj la komitato mi celos plifortikigi nian tutlandan movadon. Ĉar por veturi al nia fina celo necesas fortika veturilo. Tial mi deziras i.a. firmigi niajn interasociajn rilatojn, plifaciligi nian administron kaj pliprofesiigi nian komunikadon. Kompreneble ni daŭrigu niajn agadojn pri eksteraj rilatoj, informado kaj kulturo.
Fine mi volas landskale efektivigi la nordfrancian federacian moton « Iniciatemo kaj Kuneco », nome : al ĉia iniciato aŭ projekto el la lando ni donu ŝancon, kaj en niaj landskalaj agadoj ni ĉiuj laboru kune, skipe, homogene. Tiel en niaj komunaj kaj respektivaj klopodoj ni povos progresi pli bone kaj pli efike.

Nova estraro de UFE por 2008-2009 : (maldekstre dekstren)
François Bartsch, Aleks Kadar, Armelle Piolat, Xavier Dewidehem, Claude Nourmont, Cyrille Hurstel
Por interasociaj rilatoj konstantaj kaj firmaj :
1. Konstanta rilatado kun la regionaj federacioj (kaj per ili atento al la lokaj kluboj), vizito al ili okaze de iliaj jarkunvenoj kaj forta apogo al la Interfederacia Konferenco
2. Konstanta rilatado kun la fakaj asocioj, vizito al ili almenaŭ okaze de iliaj jarkunvenoj
3. Plifirmigo de la rilato kun SAT-Amikaro, relanĉo de la Interasocia Komisiono kaj komuna laboro pri denovaj komunaj « superkongresoj » laŭ la ekzemplo de Boulogne 2005
4. Subteno al la Franca Esperanto-Instituto kaj instigo al organizo de regulaj, regionaj aŭ lokaj ekzamensesioj tra la tuta lando
5. Konstanta rilatado kun la Universala Esperanto-Asocio kaj la Eŭropa Esperanto-Unio, laboro en iliaj komitatoj kaj partopreno en iliaj kongresoj
Por administro pli facila :
6. Klarigo de la oficoj estraranaj, komitatanaj, komisionanaj, sidejanaj per oficaj slipoj
7. Starigo de konstanta responsulo pri la landaj kongresoj (priatento, konsilado, kunzorgado...)
8. Ellaboro kaj disponigo de komuna datumbaza sistemo pri membraro al la federacioj kaj kluboj
Por komunikado pli profesieca :
9. Efektiva kunlaboro tutlanda kaj interfederacia por elpensi kaj plenumi la eksterrilatajn kampanjojn sub gvidado de la landa responsulo pri eksteraj rilatoj
10. Ĉiumonataj redakto kaj dissendo de gazetara komunikaĵo (kun nia gazetara ataŝeino dum ŝia kontraktoperiodo)
11. Helpo al la federacioj kaj kluboj pri rilatado al amaskomunikiloj
12. Plua laboro pri renovigo de la landa retejo kaj pri disponigo de komuna reteja sistemo
Mi dankas al vi pro via konsidero, kaj esperas vidi vin en nia landa kongreso en Martigues. 
Vidu la artikolon en PDF-versio
1.
GEORGES-HENRI CLOPEAU |
26 Apr 2008 |
|
Mi ekkonis vin en Bolojno. Mi opinias ke vi estas iu el la plej brilaj kaj esperdonaj en nia movado. Mi deziras al vi plenan sukceson kaj tre longan viglecon. Geori (83 jaraĝa)
|
|