Jen
unu el miaj preferataj kantistoj mi prezentas al vi : la franca-
indonezia kantistino Anggun. Ŝi vere estas tre bela
kaj havas ĉarman akcenton. Mi tre ŝatas ŝiajn francajn
kanzonojn La neige au Sahara (Neĝo en Saharo) kaj Au
nom de la lune (Nome de la Luno). Ŝi kantis ankaŭ
Cesse la pluie/Saviour (kanzonon el la filmo Transportisto 2),
kaj ŝia lasta albumo Luminescence estas ja sufiĉe
bona.
Komento : Per tiu kanzono mi ekkonis Anggun. Dum jaroj mi ne sciis, kiu kantis ĝin, sed ĝin mi ofte havis en memoro. (Albumo « Au nom de la lune », 1997)
Komento : Pluraj francaj kaj anglaj kanzonoj el ŝiaj du ĉefaj francaj albumoj : Selamanya, La rose des vents, La neige au Sahara, Être une femme kaj Cesse la pluie.
Vidodosieroj el YouTube aŭ sondosieroj el RadioBlogClub povas foriĝi kaj tiel esti ne plu legeblaj : tiuokaze mi strebos al laŭebla anstataŭigo. Ne hezitu averti min pri tio. Mi antaŭdankas vin pro via komprenemo.