Logo XAVY Esperantista
Vivo
Info  
Logo XAVY I G N O T I   N U L L A   C U P I D O   •   E l   n e s c i o   n e   d e z i r o
 
freo

Ĉu UFE Bone Plenumas sian Taskon ?
— Reago al Publika Letero de André Frangeul —


Fine de Februaro 2007 mi ricevis publikan leteron de s-ro André Frangeul, kiu estas sekretario de la Franca Centrokcidenta Esperanto-Federacio kaj prezidanto de la Anĝeva Esperanto-Asocio. Lia letero de la 15a de Februaro 2007 temas « Pri Espéranto-France* : ĉu nia nacia Esperanto-asocio bone plenumas sian taskon ? »

>>  Legu la tutan publikan leteron de André Frangeul  <<

Unue mi dankas kaj gratulas al André Frangeul pro lia esprimo, ĉar laŭ mi ĉiu debato ebligas konsciigi kaj pripensigi nin pri iuj demandoj kaj iel progresigi nian aferon. Krome kiel federacia prezidanto mi ĉiam ŝatas, ke aliaj federaciestroj vortigas siajn pensojn pri nia landa Esperanto-movado. Tio kontribuas al ĝenerala, interregiona, tutlanda diskuto, kiu nur bona povas esti.

Konforme al lia peto fine de la letero, mi jene respondu al li kaj esprimu miajn opiniojn pri liaj menciitaj temoj : membriĝoj al UFE, neceso de 1° ĉiujara kampanjo far UFE, 2° rebatservo kaj komunikado de UFE, 3° komitato de la Esperanto-amikoj kaj 4° subteno al la staĝaj Esperanto-centroj.

* Espéranto-France : franca nomo de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE).

 
  >  Individuaj membriĝoj al la landa asocio

André Frangeul skribis : « El la lokaj esperanto-centroj, multaj aktivaj esperantistoj ne sentas la bezonon aliĝi al nacia organizaĵo kaj tiel kontribui al la progresoj de Esperanto naciskale. [...] Kial aliĝi al asocio, kiu [...] ŝajnas [...] tute inerta ? »

Estas prave, ke ni lokaskale tre ofte renkontas tiun inklinon ne membriĝi al la landa asocio. Bedaŭrinde, ĉar landaj membriĝoj farus UFE'n pli ampleksa kaj konsiderinda laŭ rigardo de eksteruloj kaj oficialuloj. Kaj bedaŭrinde, ĉar UFE kaj ĝiaj diversaj instancoj ja agas sur pluraj landaj kampoj : komunikado kaj informado (retejoj, revuo, varbiloj, budaj kakemonoj, ktp.), rilatoj al politikularo kaj al neesperantistaj instancoj aŭ asocioj, helpo al larĝskalaj aranĝoj...

Problemo kuŝas en la maltroa diskonigo de tiuj faroj ; sekve oni miskonkludas, ke nenio fariĝas lande. Mi rimarkigu, ke tiajn rimarkojn pluraj faras ankaŭ pri federacioj. Sed tion ni neniam aŭdas pri kluboj. Tute simple ĉar la surlokaj agadoj de la kluboj estas tuj videblaj de ĉiuj : kursoj, prelegoj, ekspozicioj, budoj, ktp. Tiuj regulaj agadoj konsistigas la agosferon de la kluboj, kaj estas la plej facile konstateblaj pro la surlokeco.

Sed oni ne postulu, ke la federacioj kaj UFE agu same kiel la kluboj. Al ĉiu asocia tavolo respondas specifa agosfero ! La kluboj zorgas pri surlokaj aferoj. Sed siaflanke UFE zorgas pri tutlanda kunordigado kaj pri specife landaj aferoj (rilatoj al ministrejo, al landaj neesperantistaj asocioj, francaj varbiloj...). Dum la federacioj estas perantoj inter la kluboj kaj UFE, kunordigas lokajn agadojn kaj zorgas pri regionskalaj aferoj (ekz. regionaj ekzamensesioj).

Kaj evidente kampanjoj al politikularo, eldono de varbiloj kaj informiloj, monhelpo al aranĝoj aŭ kursoj... ne estas tiel videblaj kaj konataj kiel la klubaj agadoj. Sed nekonateco neniel estas nefarateco. Ĉiuj asocioj agas kaj strebas je ĉiuj teritoriaj tavoloj kaj en siaj respektivaj agosferoj, kaj ĉiuj bezonas membrojn por plu vivi kaj plu agadi. Tial estas vere dezirinde, ke la homoj unue pli interesiĝu pri la regionaj kaj landaj faroj kaj due partoprenu per membriĝo kaj eĉ aktivado !

 
  >  Ĉiujara tutlanda kampanjo al specifa publiko

André Frangeul skribis : « Ĉiujare, en septembro–oktobro, Esperanto-France impulsu nacie kampanjon por la informado en definita medio : edukistoj, studentoj, universitatoj, liceoj, turismo, gazetaro, ktp. »

La ideo kompreneble bonas ! Informaj kampanjoj ja necesas en ĉiuj medioj kaj tavoloj de nia socio. Kaj tia naciskala kampanjo koncentrita sur unu aparta medio ŝajnas tre interesa. Adresi sin al unu specifa publiko dum momento de la jaro kaj tra la tuta Francio povus havi pli grandan eĥon ĉe tiu publiko.

La problemo estas la homfortoj. Necesus tutlandaj kunordigado, konsilado kaj kunfarado... kio ne plej facilas. Kaj necesus ankaŭ la plena partopreno de ĉiuj federacioj por realigi la kampanjon siaregione. Sed bedaŭrinde oni konstatas, ke nur malmultaj federacioj tiel agis kune kun UFE kadre de la ĝisnunaj tutlandaj kampanjoj. Jen pro manko de volo, jen pro manko de homfortoj, jen pro manko de scio... Estu unuflanke atenta kunordigado kaj helpo far UFE kaj aliflanke pretiĝo de la federacioj kaj kluboj.

 
  >  Rebatservo de UFE

André Frangeul skribis : « Kelkafoje, aperas (ĉefe en la nacia gazetaro) aŭ estas aŭdataj en televido, stultaj asertoj pri esperanto. Esperantistoj ofte bone reagas, ĉefe per Internet, sed estus dezirinde ke Esperanto-France “oficiale” intervenu. »

Sinjoro Frangeul denove pravas pri la neceso de landa rebatservo en UFE por reagi pri landaj gazetartikoloj kaj televidelsendoj. Ankaŭ en ĉiu federacio necesus rebatservo por reagi pri regionaj gazetartikoloj. Tie kuŝas du problemoj. Unue, refoje la manko de homfortoj : rebati postulas tempon kaj energion. Due, la ofta manko de kompetento : rebati ja postulas ankaŭ kapablon trafe kaj dece kontraŭargumenti, kio ne estas facila afero.

Tial necesas formadoj, preparadoj pri rebatado. Ekzemple, estus profite por ĉiuj, ke UFE organizu seminariojn pri rebatado, same kiel GEE* lastatempe organizis seminarion pri instruado. Kaj nepre estu konsiloj kaj direktivoj de UFE pri argumentado, por ke la diversaj rebatoj (landaj, regionaj kaj lokaj) fariĝu en homogeno. Ĉar tro ofte oni konstatas disajn, individuajn reagojn, kiuj fuŝargumentas kaj eĉ povas malutili. Resume, necesas kompetento kaj homogeno — al tio ni strebu.

* GEE : Groupe des enseignants espérantophones, asocio de la francaj Esperanto-instruantoj.

 
  >  Komunikado : varbiloj, informiloj kaj bulteno

André Frangeul skribis : « Ni notu pozitivajn punktojn : [...] panelojn [...] faldfolion [...] DVD [...]. [...] La revuo “Le Monde de l'Esperanto” estas bela dulingva gazeto [...]. Ĝi devus aperi pli regule kaj iom pli ofte. La monata bulteno “Okazas” ankaŭ mankas al ni. »

Pri la eldonataj varbiloj kaj informiloj ni povas nur konsenti. Vere okazis tre granda progreso de la Esperanto-varbiloj danke al la novaj teknikoj kaj al la kompetentoj de la responsuloj aŭ komisiitoj de UFE kaj aliaj. Same pri la franca revuo Le Monde de l'espéranto, kiu ja suferas malakuratemon sed estas bela, agrabla kaj montrinda. Pri la ofteco : idealo estus ĉiumonata eldono de la revuo, sed tio ne eblas pro (denove) la manko de homfortoj kaj verŝajne ankaŭ la kosto por la asocio ; la nuna principa eldonofteco taŭgas laŭ mi.

Sinjoro Frangeul mencias la informilon Okazas, kiu trapasis reformon en 2006. Ĝi celas informi pri la intaj kaj ontaj okazaĵoj en la regionaj kaj lokaj Esperanto-movadoj, kio ebligas diskonigon de siaj agadoj kaj ekscion pri tiuj de la aliaj kluboj. Antaŭe ĝi aperis aparte de Le Monde de l'espéranto, kvarpaĝe kaj ĉiumonate. Hodiaŭ ĝi aperas kun kaj en Le Monde de l'espéranto, do malpli ofte. La nova formo pli belas, tamen ankaŭ mi preferus retrovi antaŭajn karakterizojn de Okazas — precipe la oftecon.

Ĉar nuntempe estas malpli facile aperigi siajn informojn en la informilo. Tion kaŭzas du faktoj. Unue, la loko dediĉita al la klubaj informoj estas iomete malpli vasta ol antaŭe : aldoniĝis en la informilo plenpaĝa artikolo por konsili aktivulojn (ĉiam tre interesa) kaj la internacia kalendaro. Due, la informilo eldoniĝas ja malpli ofte. Tiel ke, de la malnova stato al la nova, la nombro da lokaj informoj duoniĝis (eĉ iom pli).

Sekve mi sugestus la jenon : ree eldoni la informilon Okazas aparte de Le Monde de l'espéranto kaj ĉiumonate. Povus problemi la ĉiumonata verko de plenpaĝa artikolo por konsilado : tiun artikolon oni povus meti en Le Monde de l'espéranto apud la aliaj artikoloj. Estas vera deziro de la kluboj kaj federacioj diskonigi siajn agadojn tra la lando. Ni devus diskuti pri la afero kaj la diversaj ebloj.

 
  >  Komitato de la Esperanto-amikoj

André Frangeul skribis : « Ni vere bezonus en Francio, komitaton de amikoj de esperanto, kiu kunigus konatajn personojn de la politika, arta, ĵurnalista, scienca, edukatista medioj ! »

Pri tiu ideo mi pli skeptikas. Kompreneble la ideo estas bona. Sed praktike, kiel starigi kaj konsistigi tian komitaton ? kiel vivteni ĝin ? La afero meritas pripenson kaj diskuton.

 
  >  Subteno al la staĝaj Esperanto-centroj

André Frangeul skribis : « Estus bone se Esperanto-France, en tuta kunlaborado pli aktive kun la aliaj naciaj esperantaj organizaĵoj, konsiderus tre serioze la gravecon de niaj studaj instalaĵoj kiel Grésillon kaj Bouresse, por vivteni ilin kaj ampleksigi ilian rolon. »

Pri tiu afero mi ne sufiĉe scias kaj konsekvence ne kompetentas. Mi fakte konscias, ke malmulton mi scias pri la Esperanto-centroj en Grésillon, Bouresse k.a. Kiel ili organiziĝas ? kiuj bezonoj estas iliaj ? kiel kaj por kio ampleksigi ilian rolon ? Kulturaj kaj studaj centroj ja gravas. Necesas informiĝi kaj diskuti pri tio.



Ĉu nia landa Esperanto-asocio bone plenumas sian taskon ? Certe estas mankoj, precipe homfortaj, ankaŭ komunikaj kaj rilataj. Certe estu plibonigoj, ekzemple pri rebatado, informado kaj kunordigado. Sed estas ankaŭ rimarkindaj faroj, inkluzive la revuon kaj la varbilojn.

Ĉu UFE kontentige agadas ? Vere, ni rigardu al ĉiuj asocioj, landa, regionaj kaj lokaj. Ĉar neniu tavolo povas sola progresigi Esperanton ; ĉiu tavolo kaj agadu siaflanke kaj kunagadu kun la ceteraj du tavoloj. Tio estas nepra neceso.

Sinjoro Frangeul petas, ke UFE estu pli atakema (« ofensivema ») en la defendo kaj konigo de Esperanto. Por esti pli efikaj kaj progresigi Esperanton, niaj asociaj tavoloj pli regule interrilatu, pli intime kunlaboru, kaj pli homogene agadu. Tiel ni igos nian tutlandan movadon pli fortika. Tiel ĉiuj ni pli efike plenumos niajn taskojn.  

Vidu la artikolon en PDF-versioPDF


1.   MARC ANSELMI   (marcjoantom ĈE free.fr) Norda Francio, 24 Mar 2007

Xavier, ĉu vi volas diri ke UFE ne plenumas sian taskon ? Mia penso : nia movado estas eta movado. Ĉiuj agas kiel ili povas. Se vi volas devigi samideanojn enskribiĝi, labori en « oficialaj » komitatoj, estraroj... tio ne estas la bona solvo.

Neniel kaj neniam mi asertis, ke UFE ne plenumas sian taskon kaj estas inerta. Legu mian plenan artikolon en mia persona retejo, kaj vi konstatos, ke mi diras, ke ja estas mankoj kaj necesaj plibonigoj, sed UFE malgraŭe jam efikas sur pluraj kampoj : komunikiloj, informado, rilatoj al instancoj, subteno al aranĝoj... André Frangeul starigis la demandon, kaj mi esprimis mian respondon, kiu tute ne estas nea.

Vi krome bedaŭrinde miskomprenis miajn vortojn : mi neniel volas truddevigi la homojn membriĝi al asocioj aŭ komitatoj ! Asociado estas volontado. Mi esprimis nur mian bedaŭron, ke oni ofte ne konscias aŭ neglektas la malpli videblajn agadojn de la federacioj kaj de UFE. André Frangeul ĝuste diris, ke pro tia nescio aŭ neglekto homoj taksas tiujn asociojn neniofarantaj kaj sekve ne komprenas la intereson membriĝi. Mi simple invitas la homojn konscii pri la aktiveco de tiuj asocioj (dum ankaŭ tiuj asocioj sufiĉe komuniku pri siaj faroj !) kaj simple kuraĝigas al (laŭvola) membriĝo.

Mi esperas, ke per tiu respondo al via reago mi nun pli bone komprenigis mian esprimon al vi. Ĉiuokaze mi tre dankas al vi pro via reago kaj via kontribuo al la diskuto.


2.   LAURENT 25 Mar 2007

Oni iun lundon vizitu la UFE-sidejon, por konstati kiom da laboro farendas kaj faratas : pritrakti la amason da ricevitaj sendaĵoj (mendoj, aliĝoj, abonoj, informpetoj, ktp.), mendi la mankantajn varojn ĉe UEA (aŭ aliloke), rekontakti la mendantojn, kiuj eraris (tio nekredeble ofte okazas), prepari sendaĵojn (pakaĵojn...), porti ilin al la poŝtejo (kaj inverse preni tie atendantajn sendaĵojn), akcepti vizitantojn, kiuj simile petas multajn aferojn (deziras aboni, aliĝi, informojn, ktp.), ordigi la malordon postlasitan de vizitantoj (sed ne nur : ankaŭ de regulaj uzantoj), ktp. kaj mil-ktp. Jes ja, UFE devus ĉiumonate eldoni sian belegan revuon... sed ĉu oni imagas kiom da tempo necesas por fari tion (parenteze dankegon al la farantoj por la profesia aspekto de la revuo) ? Jes ja, la UFE-sidejanoj, kiuj BONVOLE laboras en la sidejo, do en Parizo mem, devus regule kaj amase kontakti diversajn politikistojn, respondeculojn, televid-entreprenojn, ktp. sed ĉu oni imagas, kiom da tempo kaj profesieco necesas por tio ? ktp. ktp. (plurfoje tion mi jam mem diris al s-ro Frangeul).


3.   JEAN HENNEBERT   (jm.nbr ĈE free.fr) Norda Francio, 30 Mar 2007

Ĉar mi ne kuraĝas tralegi la diversajn statutojn, mi hezite starigas naivan demandon koncerne la membriĝon al UFE. Ŝajnas al mi, ke kiam oni aliĝas lokan asocion, oni aŭtomate aliĝas ankaŭ al regiona federacio. Nu, se ĉiuj federacianoj aŭtomate membriĝus al UFE, ties membraro ege plivastiĝus. Tiam, eĉ kun duonigitaj kotizoj, UFE verŝajne pliriĉiĝus, kaj povus agadi pli efike...

Vi pravas. Ĝuste tiun proponon faris s-ino Jeanne-Marie Cash (prezidantino de la Sudopirinea Esperanto- Federacio) en UFE, kaj ĝin mi subtenas. Tiu tiel nomata « kupola kotizo » (unu kotizo por membri en la trinivelaj asocioj) necesigas kompletan reformon de la kotizosistemoj. Jam okazis laborkunvenoj pri tio, sed bedaŭrinde el la debatoj rezultis nenio konkreta ĝis nun. Ekzistas multaj problemoj teknikaj kaj volaj.

 
 
      ©  XAVY  •  1999–2009  •  www.xavy.fr  •  Versio 5.4  •  Informoj pri la retejo  •  Mapo de la retejo Top