Xavier Dewidehem,
Estrarano pri Federacioj
LA NOVA ESTRARO SIN PREZENTAS

La 27an de Majo 2007 en Bourg-en-Bresse, okaze de la landa kongreso, la komitato de UFE elektis min estrarano pri federacioj. Tiu elekto honorigas kaj ĝojigas min ; mi strebos al kontentiga kaj fruktodona plenumo de tiu nova ofico.
 |
Grupa foto de la estraro de UFE 20072008 : (maldekstre dekstren) Julia Hédoux, Xavier Dewidehem,
Armelle Piolat, Bruno Flochon, François Bartsch, Claude Nourmont, Aleks Kadar, Cyrille Hurstel |
Mi naskiĝis la 31an de Oktobro 1981 en Lille (Nord), kie mi longatempe vivis, antaŭ ol transloĝiĝi en la samregionan urbon Valenciennes. Mi estas studento pri juro, fakiĝinta pri publika juro. Post mia magistriĝo (diplomo t.n. master), kun mempretigo mi nun trapasas administraciajn konkursojn por fariĝi unuavice administracia responsulo en lokaj teritorioj. Krome inter miaj ŝatokupoj estas komputiko kaj Interreto : mi tute ne estas teknikisto, tamen mi tre multe uzas diversajn softvarojn por enpaĝigi, retumi kaj mem krei retpaĝojn ekz. mian personan retejon www.xavy.fr.
De universitato ĝis federacio
Esperanton mi eklernis en 1998 per Interreto kaj la dek-leciona kurso de JEFO : mi vere enamiĝis kun la lingvo. En 1999 kun mia samurba amiko Axel Rousseau mi plu lernis la lingvon en la beletra universitato Lille-III dum kelkaj jaroj sub la instruado de Claude Longue-Épée. Nur kelkajn monatojn poste, en Januaro 2000, mi membriĝis en la nova klubo Lille-Villeneuve-Espéranto, kiun plu prezidas Michel Dechy. De tiam mi konstante aktivas en la esperantista asocia medio.
En 2001 kun C. Longue-Épée, M. Dechy kaj kolegianoj de Villeneuve-d'Ascq mi partoprenis la unuan oficialan, tuteŭropan Esperanto-delegacion en Euroscola-tago, en la Strasburga Eŭropunia Parlamentejo. Sekve en 2002 mi kunorganizis pliajn du Euroscola-tagojn en Esperanto. Pli poste mi kunorganizis la internacian amikecan renkontiĝon Boulogne 2005 ene de la organiza komitato kondukita de la Nordfrancia Federacio kaj kuniginta la asociojn UFE kaj SAT-Amikaro. Kaj ekde 2001 mi ĉiufoje partoprenas la kongresojn landajn kaj (escepte en 2007) eŭropuniajn.
Elektite federacia komitatano en 2001, post kandidatiĝo mi fariĝis en 2005 prezidanto de la Nordfrancia Federacio. Tiu enposteniĝo restas por mi unu el la plej valoraj honorigoj al mi. De tiam kun mia estraro mi strebas al plenumo de mia kandidatprogramo pri administro, regiona kunordigado, komunikado, instruado kaj ekzamenoj, kulturo kaj aranĝoj. Dum tiuj du mandatjaroj mi emfaze agadis i.a. pri la ĉiujaraj tutregionaj ekzamenoj, ekzemple starigante post negoco kun FEI novan, tre kontentigan sistemon pri sendo de rezultoj kaj diplomoj. La estraro kaj mi multe zorgas pri la laŭbezona helpo al la asocioj-membroj, pri regulaj vizitoj al ili, pri la ĉiujara Eŭropa Rendevuo de Morbecque, ktp.
Vigla interesiĝo pri la federacioj
Sed ankaŭ pri alia agokampo mi tre atentas kaj volis kontribui la rilatoj inter la 15 francaj regionaj federacioj. Tiu demando estas laŭ mi tre grava por la forteco de nia tutlanda movado. La federacioj estas necesa ero en nia movada ĉeno : ili estas perantoj inter la kluboj kaj UFE, siaflanke plenumas tutlandajn kampanjojn, kunordigas lokajn agadojn, kaj zorgas pri regionskalaj aferoj. Malgraŭe tie aŭ aliloke kluboj aŭ landaj staboj foje neglektas aŭ maltro atentas la federaciojn malprave. Ekzemple, landskale federaciestroj sentis sin preteratentataj pro manko da antaŭkonsulto de UFE al ili pri tutlandaj agadoj kaj kampanjoj. Tio kaj alio kutime dirigis min, ke « la federacioj ja sidas ĉe la tablo landa, sed sur seĝo lama » (1).
Kroma problemo kuŝas en tio, ke ĉiuj federacioj malsamas unuj ol la aliaj pro lokaj cirkonstancoj, kutimaj agadoj, kvantoj da membroj kaj kluboj, statutaj strukturoj, kotizosistemoj, ktp. Estas granda diverseco iuj dirus « miŝmaŝo » inter la 15 regionaj federacioj. Plie federacio kutimis vivi sen efektivaj, regulaj rilatoj kun la ceteraj : tiel, longtempe ne vere okazis komunikado kaj interŝanĝoj inter ili.
Tial en 2005 mi lanĉis la Interfederacian Konferencon : ĝi estas memkreita strukturo en UFE (kvazaŭ komisiono), kiu kunigas la federaciajn estrarojn por diskutoj kaj interkonsentoj pri demandoj propraj al la regionaj movadoj. La celo estas pliintimiĝo, interŝanĝoj kaj plihomogeniĝo de niaj 15 federacioj. Ĝis nun ĝi kunsidas po unu fojon jare, en la landaj kongresoj de UFE ; de nun okazos ankaŭ kromkunsidoj de la Konferenco inter la landaj kongresoj (principe sabate antaŭ la parizaj komitat- kunsidoj). Plie la Konferencon kunordigas eta skipo elektita de la federaciestroj : mi mem kiel sekretario, kaj la vicsekretariinoj Armelle Piolat kaj Jeanne-Marie Cash.
Ĝuste kiel sekretario de la Interfederacia Konferenco mi estis elektita de la komitato de UFE estrarano pri federacioj. Dum mia mandatperiodo mi strebos al regula rilato kun la federacioj, zorgo pri bona kaj efektiva kunlaborado inter ili kaj UFE, landskala defendo de iliaj interesoj kaj plifortikigo de la interfederacia reto. Mi restas tre facile trafebla diversrimede, kaj raportos pri la statoj kaj faroj antaŭ la komitato kaj la membraro. 
(1) Pri tio legu miajn artikolojn « La regionaj federacioj plene rolu en la tutlanda movado » kaj « Ĉu UFE bone plenumas sian taskon ? (Respondo al A. Frangeul) », www.xavy.fr/eo/esperanto/index.htm.
|